Saltu al enhavo

Medium (retejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medium
emblemo
interreta servo
interkona retejo
interreta komunumo
retejo
blogi-programaro
eldona platformo
interreta entrepreno
poŝtelefona aplikaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 14-a de aŭgusto 2012 vd
Landoj Usono vd
Sidejo San-Francisko
Fondintoj Evan Williams Biz Stone vd
Posedata de Evan Williams vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo corporation
vdr

Medium estas reta eldonplatformo evoluigita de la Tvitero-kunfondinto Evan Williams kaj lanĉita en Aŭgusto 2012. Medium estas laŭleĝe posedata de A Medium Corporation.[1] La platformo estas ekzemplo de evoluinta socia ĵurnalismo havanta hibridan kolektaĵon de publikigaĵoj kaj blogoj de amatoroj kaj profesiuloj.[2] Medium ordinare estas rigardata kiel gastigilo de blogoj.

Williams evoluigis Medium kiel manieron publikigi skribaĵojn kaj dokumentojn pli longajn, ol la Tviteran 140-signomaksimumon. Medium finfine kreskis al aparta platformo sendependa de la varomarko de Tvitero.

Medium havas ankaŭ siajn proprajn publikigaĵojn inkluzive de la reta muzikrevuo Cuepoint, eldonata de Jonathan Shecter, NewCo Shift, gvidata de la entreprenisto, aŭtoro kaj ĵurnalisto John Battelle, kaj la teknika publikigaĵo Backchannel, eldonata de Steven Levy.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Twitter Co-Founder Evan Williams' Blogging Platform Medium Opens Signups To All. Alirita 2015-09-10 . [rompita ligilo]
  2. . The New Rules of Social Journalism. Pando Daily. Arkivita el la originalo je 2014-03-30. Alirita 29 March 2014 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-10-07. Alirita 2022-01-13 ..

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]