Megadiversaj landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 17 ŝtatoj identigitaj kiel Megadiversaj landoj fare de Naturprotekto Internacie (Conservation International)

La Megadiversaj landojDiversegaj landoj estas grupo de landoj kiuj enhavas majoritaton de la specioj de la Tero kaj estas pro tio konsiderataj tre biodiversaj. Naturprotekto Internacie identigis 17 megadiversajn landojn en 1998.[1][2][3] Ĉiuj estas situantaj en, aŭ parte en, la tropikoj.

En 2002, Meksiko formis separatan organizon fokuse sur komunkulturaj megadiversaj landoj, konsista el landoj riĉaj en biologia diverseco kaj asocia tradicia sciaro.[4] Tiu organizo ne inkludas ĉiujn megadiversajn landojn kiel identigis ilin Naturprotekto Internacie.

Megadiversaj landoj

Laŭ alfabeta ordo, la 17 Megadiversaj landoj[1] estas la jenaj:

Kankuna iniciato kaj deklaro de la komunkulturaj megadiversaj landoj

La 18an de februaro 2002, la Ministroj pri Medio kaj Delegitoj de Brazilo, Ĉinio, Kolombio, Kostariko, Barato, Indonezio, Kenjo, Filipinoj, Meksiko, Peruo, Sudafriko kaj Venezuelo kunsidis en la meksika urbo Kankuno. Tiuj landoj deklaris la fondon de Grupo de komunkulturaj megadiversaj landoj kiel mekanismo por konsilaro kaj kooperado por ke ties interesoj kaj prioritatoj rilate al la konservado kaj eltenebla uzado de biologia diverseco povu esti helpata. Ili deklaris ankaŭ, ke ili alvoku tiujn landojn kiujn ne iĝis parto de la Interkonsento pri Biologia Diverseco, la Kartagena Protokolo pri Biosekureco, kaj la Protokolo de Kioto pro klimata ŝanĝo iĝi parto de tiuj interkonsentoj.

Samtempe, ili interkonsentis kunsidi periode, ĉe ministeriaj kaj fakulaj niveloj, kaj decidis, ke ĝis konkludo de ĉiu ĉiujara Ministeria Kunsido, la venonta gastiganta lando plenumu la rolon de Sekretario de la grupo, por certigi ties kontinueco, la pluan disvolviĝon de la kooperado inter tiuj landoj kaj atingi la interkonsentojn kaj celojn proponitajn.[5]

La nunaj membraj landoj de la organizo de Komunkulturaj Megadiversaj Landoj estas la jenaj, laŭ alfabeta ordo:

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. 1,0 1,1 Biodiversity Theme Report
  2. Megadiverseco: La 17 Biodiversecaj Supersteluloj
  3. Megadiversity Countries
  4. Like Minded Megadiverse Countries (LMMC)
  5. Kankuna Deklaro de la Komunkulturaj Megadiversaj Landoj