Megaloblasta anemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Megaloblasta anemio estas anemio (de makrocita klasifiko) kiu rezultas el inhibicio de DNA-sintezo dum produktado de ruĝaj globuloj. Kiam DNA-sintezo estas malpliigita, la ĉela ciklo ne povas progresi de la G2-stadio al la mitozo (M) stadio. Ĉi tio kondukas al daŭra ĉela kresko sen divido, kiu prezentiĝas kiel makrocitozo. Megaloblasta anemio havas iom malrapidan komencon, precipe se komparite kun tiu de aliaj anemioj. La difekto en ruĝa DNA-sintezo plej ofte ŝuldiĝas al avitaminozo, specife al manko de vitamino B12.

Megaloblasta anemio ne pro avitaminozo povas esti kaŭzita de antimetabolitoj, kiuj venenas rekte la DNA, kiel iuj kemioterapiaj aŭ antimikrobiaj agentoj (ekzemple azatioprino aŭ trimetoprimo).

La patologia stato de megaloblastozo estas karakterizita de multaj grandaj nematuraj kaj misfunkciaj ruĝaj globuloj (megaloblastoj) en la osta medolo kaj ankaŭ per neŭtrofiloj (difinitaj kiel la ĉeesto de neŭtrofiloj kun ses aŭ pli da loboj aŭ la ĉeesto de pli ol 3 % de neŭtrofiloj kun almenaŭ kvin loboj).