Megalopolo Grandaj Lagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Megalopolo Grandaj Lagoj, en angla Great Lakes Megalopolis, estas megalopolo kiu konsistas el grupo de metropolaj areoj en Nordameriko ĉefe en la regiono de la Grandaj Lagoj kaj laŭlonge de la rivero Sankt-Laŭrenco. Ĝi etendiĝas el la Usona Mez-Okcidento sude kaj okcidente al okcidenta Pensilvanio kaj Ne-metropola Nov-Jorkio orienten kaj norden tra Suda Ontario al sudokcidenta Kebekio en Kanado. Ĝi estas la plej loĝata kaj plrj granda megalopolo en Nordameriko.

Je sia plej grando, en Usono la regiono enhavas ampleksegan zonon el la "Twin Cities" (Ĝemelaj Urboj) en Minesoto, nome Mineapolo kaj Saint Paul en okcidento, sude al Sankta Luiso and Louisville, Kentukio, kaj oriente al Roĉestro (Nov-Jorkio); en Kanado, ĝi pluas nordoriente ĝis Kebekurbo. Tiu granda regiono havis ĉirkaŭkalkulitan loĝantaron de 59 144 461 de personoj en 2011 kaj estas planita atingi loĝantaron de ĉirkaŭ 65 milionoj por ĉirkaŭ 2025. Ene de tiu granda regiono, estas kerna areo de pli kontinual urba disvolvigo kiu enhavas la urbojn Chicago, Milwaukee, Grand Rapids, South Bend, Detroit, Cleveland, Toledo, Pittsburgh, Buffalo, Rochester, Hamilton, Toronto kaj la metropolajn areojn inter tiuj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]