Meghalajaj subtropikaj arbaroj
La meghalajaj subtropikaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj subtropikaj humidaj foliarbaroj de orienta Barato. Ĝi okupas 41 700 kvadratajn kilometrojn , kaj ampleksas Ĥasi-Montetojn, Garo-Montetojn, kaj Jaintia-Montetojn de la barata subŝtato Meghalajo, kaj limtuŝantajn partojn de la subŝtato Asamo. La ekoregiono estas unu el plej biodiversec-riĉaj en Barato kun granda diverseco de birdoj, mamuloj, kaj plantoj. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono naga-manipuri-ĉin-montetaj humidaj arbaroj, kaj de la Hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo .
Priskribo
La ekoregiono kovras tiujn partojn de Ĥasi-Montetoj, Garo, kaj Jaintia kiuj troviĝas super altitudo de 1000 metroj. La subtropikaj arbaroj situas inter la tropikaj malaltaĵaj malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj sude kaj okcidente, kaj la kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo norde.
Ĝi estas unu el la plej humidaj ekoregionoj en la mondo, kun iuj lokoj, nome Mavsinram kaj Ĉerapunji, jare ricevinte ĝis dek unu metrojn da pluvo.
Flaŭro
Ĝi estas centro de diverseco por la arbo-genro Magnolia kaj Michelia, kaj la familioj Elaeocarpaceae kaj Elaeagnaceae. Pli ol 320 specioj de orkidacoj estas indiĝenaj en Meghalajo. La endemia Nepenthes khasiana estas nuntempe minacata specio.
La maturaj arbaroj havas densan subarbaraĵon de bambuoj kaj kanoj, kun Dendrocalamus hamiltonii estante speciale komuna. La arboj estas ornamataj de grimpoplantoj kaj epifitoj.
Faŭno
La ekoregiono gastigas 110 da mamulospecioj, neniu el ili estanta endemia. La specioj inkludas la tigron (Panthera tigris), la nebulan neofelison (Neofelis nebulosa), la azian elefanton (Elephas maximus), la montaran kuonon (Cuon alpinus), la malajan urson (Ursus malayanus), la hindan longlipan urson (Melursus ursinus), Lutrogale perspicillata (musteledoj), la grandan hindan zibeton (Viverra zibetha), la ĉinan manison (Manis pentadactyla), la hindan manison (Manis crassicaudata), la asaman makakon (Macaca assamensis), la stumpvostan makakon (Macaca arctoides), Semnopithecus pileatus (cerkopitekedoj), kaj la blankbrovan gibonon (Hylobates hoolock).
Bibliografio
- angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment, Island Press, Washington, DC.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono IM0126 : Meghalajaj subtropikaj arbaroj (WWF)
- angle Meghalajaj subtropikaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Meghalajaj subtropikaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Meghalajaj subtropikaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Meghalajaj subtropikaj arbaroj (Globalspecies)
- angle Situo de la ekoregiono IM0126 : tajpu : Meghalaya subtropical forests
- angle Tutmondaj 200; numero 34 : Naga-manipuri-ĉin-montetaj humidaj arbaroj (WWF)
- angle Hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo (Naturprotekto Internacia)