Kastelorizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Megisti)
Kastelorizo
insulovilaĝo

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Grekio
Regiono Suda Egeo
regiona distrikto Rodoso
Poŝtkodo 851 11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 582  (2021) [+]
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 9′ N, 29° 35′ O (mapo)36.14529.585Koordinatoj: 36° 9′ N, 29° 35′ O (mapo) [+]
Areo (9,113) km² (911,3 ha)
Kastelorizo (Grekio)
Kastelorizo (Grekio)
DEC
Kastelorizo
Kastelorizo
Situo en Grekio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kastellorizo [+]
vdr

Kastelorizo (greke Καστελλόριζο kun akcento sur la meza silabo, itale Castelrosso, „kastelo ruĝa“) aŭ oficiale Megísti (Μεγίστη) estas insulo de Grekio.

estas greka insulo en la orienta Mediteraneo, proksimume tri kilometrojn de la turka marbordo. Ĝi estas ĉirkaŭ 125 km oriente de Rodoso kaj havas areon de 9.113 km². Kun kelkaj ĉirkaŭaj insuloj kaj rokoj, ĝi formas la duan plej malgrandan komunumon en la administra regiono Suda Egeo kun areo de ĉirkaŭ 12 km² kaj la plej orientan komunumon en Grekio. Ĝi altiĝas kun la pinto de Vigla ĝis alteco de 273 m super la marnivelo. Post administra reformo ekde 2011 la insulo kaj komunumo apartena al la regiona distrikto Rodoso. Laŭ la censo de la jaro 2021 en la komunumo vivis 582 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 64 loĝantoj/km². Jam Strabono iom antaŭ nia erao nomis la centran havenan loĝlokon "urbo", pli ekzakte poliso (urboŝtato), sed laŭ modernaj kriterioj la loko ne nomeblus urbo. Fine de la 20-a jarcento la centra havena loĝloko fakte preskaŭ estis fantomurbo, do apenaŭ iuj domoj plu estis loĝataj. Sed dum la pasintaj 20 jaroj la centra registario de Grekio fluigis aparte multajn subvenciojn al la komunumo kaj tiel iom revivigis ĝin.

Post la ligo de la Dodekaneso kaj tiel ankaŭ de Kastelorizo al moderna Grekio en 1947, la maljunega nomo de la insulo, novgreke prononcata Mejisti, estis lanĉita kiel la oficiala nomo.

Listo de la insuloj de la nuna komunumo Megísti[redakti | redakti fonton]

situo de la insularo
  • Agios Georgios (greke Άγιος Γεώργιος)
  • Agrielea (greke Αγριέλαια)
  • Kastelorizo (Καστελόριζο)
  • Mavro Pini (Μαύρο Ποινί)
  • Psomi (Ψωμί)
  • Psoradia (Ψωραδιά)
  • Polifados unu (Πολύφαδος ένα)
  • Polifados du (Πολύφαδος δύο)
  • Ro (Ρω)
  • Strongili (greke Στρογγυλή)
la "blua groto"
jen la insula situo sur ĝenerala mapo de Grekio


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]