Megofriedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leptob hasselt M 080208-4532 clobk.jpg
Leptobrachium hasseltii. Viro. Indonezio
Leptob hasselt M 080208-4534 clobk.jpg
Leptobrachium hasseltii
MEGOPHRYIDAE range.png
MEGOPHRYIDAE range

Megofriedoj, Megofrjedoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Megophryidae (ofte konataj kiel folirubaj ranoj) estas granda familio de ranoj indiĝena de varma sudoriento de Azio, el la deklivaro de Himalajo orienten, suden al Indonezio kaj la Grandaj Sundaj Insuloj en maraj Sudorienta Azio, kaj etende al la Filipinoj.[1] Je 2014 ĝi enhavas 180 speciojn de ranoj dividitaj inter 9 genroj.[2] Pro manko de pli bonaj surlokaj nomoj, ili estas komune nomataj megofrioj.

La megofriedoj elstaras pro sia kamuflado, ĉefe tiuj kiuj loĝas en arbaroj, kiuj ofte ŝajnas kvazaŭ mortintaj folioj. La kamuflado estas taŭga ĝis la punkto ke kelkaj havas haŭtofaldoj kiuj ŝajnas kvazaŭ foliaj nervoj, kaj almenaŭ unu specio, nome longnaza kornorano (Megophrys montana) havas akrajn projekciaĵojn etende antaŭ la okulo kaj nazo, kio maskas la ranformon.[1]

Megofriedoj gamas laŭ grando el 2 al 12.5 cm laŭlongo. La langoj de plenkreskuloj estas notinde pagajo-formaj. Ties ranidoj povas troviĝi en vario de akvo, sed ĉefe en lagetoj kaj rojoj. La ranidoj estas tre diversaj laŭ formo pro la vario de habitatoj en kiuj ili loĝas.

Genroj[redakti | redakti fonton]

Familio Megofriedoj inkludas la jenajn naŭ genrojn:[2]

  • Borneophrys Delorme, Dubois, Grosjean & Ohler, 2006 (rough horned frogs, formerly in Megophrys)
  • Brachytarsophrys Tian kaj Hu, 1983 (ranoj de Karin-Montoj)
  • Leptobrachella Smith, 1925 (Borneo-ranoj)
  • Leptobrachium Tschudi, 1838
  • Leptolalax Dubois, 1980 (Aziaj bufoj)
  • Nomiga Megophrys Kuhl kaj Van Hasselt, 1822 (Aziaj kornobufoj)
  • Ophryophryne Boulenger, 1903 (montobufoj)
  • Oreolalax Myers kaj Leviton, 1962
  • Scutiger Theobald, 1868 (katokulaj bufoj)

El tiuj, Borneophrys estas monotipa. Genroj ne plu agnoskitaj estas Atympanophrys (nune en Megophrys) kaj Vibrissaphora (nune en Leptobrachium). Krome, la genro Xenophrys Günther, 1864 estis ĵus enmetita en Megophrys por solvi la parafilion de Xenophrys, atendante pli bonan solvon. Tio faras Megophrys la plej specienhava ene de Megofriedoj.[2] Tamen, aliaj fontoj plue agnoskas Xenophrys.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Zweifel, Richard G.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 88. ISBN 0-12-178560-2.
  2. 2,0 2,1 2,2 Frost, Darrel R. (2014). Megophryidae Bonaparte, 1850. Amphibian Species of the World: an Online Reference. Version 6.0. American Museum of Natural History. Alirita 18a de Januaro 2014.
  3. Megophryidae. AmphibiaWeb: Information on amphibian biology and conservation. [web application]. Berkeley, California: AmphibiaWeb (2014). Alirita 1a de Aprilo 2014.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cogger, H.G; Zweifel, R.G. & Kirschner, D. (2004): Encyclopedia of Reptiles & Amphibians (2nd ed.). Fog City Press. ISBN 1-877019-69-0
  • Heying, H. (2003): Animal Diversity WebMegophryidae. Retrieved 2006-MAJO-08.
  • "Asian Toadfrogs (Megophryidae)". Amy Lathrop. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. Ed. Michael Hutchins, Arthur V. Evans, Jerome A. Jackson, Devra G. Kleiman, James B. Murphy, Dennis A. Thoney, et al. Vol. 6: Amphibians. 2a eld. Detroit: Gale, 2004. p109-117.