Mehdi Aĥavan Sales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mehdi AĤAVAN SALES)
Mehdi Aĥavan Sales
Persona informo
Naskiĝo Marto 1929
en Maŝhado
Morto 26-an de aŭgusto 1990
en Teherano
Tombo Maŝhado vd
Nacieco Irana
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Dinastio PahlaviIrano vd
Familio
Infanoj Lale, Luli, Tanosgol, Tus, Zardoŝt, MazdakAli
Profesio
Okupo poeto, verkisto, instruisto
Aktiva dum 1947-1990
Verkado
Ĝenroj Persa libera poemo
Verkoj Vintro
Aŭtuno en prizono
La fino de Ŝahnameo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mehdi Aĥavan Sales (perse: مهدی اخوان ثالث), estas unu el la plej grandaj poetoj de la persa lingvo en la nuntempo. Li naskiĝis en 1928 en Maŝhado en Ĥorasan-provinco de Irano, kaj forpasis en 1990 en Teherano.

Li estas la nura nuntempa poeto, kiun oni entombigis ĉe la maŭzoleo de Ferdousio (940 [?] - 1020 [?]) en Tuso. Lia pseŭdonimo estas M. Omid, (perse: م. اُمید) signifanta M. Espero.

De 1949 li loĝis en Teherano. Post faligo de populara registaro de d-ro Mohammad Mosaddeg pere de Usono kaj Britio en 1953, li enprizoniĝis. Li estas unu el la plej bonaj nuntempaj poetoj, kiuj enkondukis liberan verson en la persan literaturon.

verkoj[redakti | redakti fonton]

Jen liaj verkoj kronologie:

  • 1951: La orgeno (Arganun) (perse: ارغنون)
  • 1955: Vintro (Zemestan) (perse: زمستان)
  • 1959: La fino de Ŝahnameo (Aĥare Ŝahname) (perse: آخر شاهنامه)
  • 1966: Ĉasado (Ŝekar) (perse: شکار)
  • 1970: Aŭtuno en prizono (Paiz dar zendan) (perse: پاییز در زندان)
  • 1972: Mi vizitis Ŝuŝon (Ŝuŝ ra didam) (perse: شوش را دیدم)
  • 1976: Oni diras ke Ferdousio (Gujand ke Ferdoŭsi) (perse: گویند که فردوسی)
  • 1977: En la korteto de aŭtuno en prizono (Dar hajate kuĉake paiz dar zendan) (perse: در حاجت کوچک پاییز در زندان)
  • 1978: Nun, nova printempo (Inak bahari digar) (perse: اینک بهاری دیگر)
  • 1978: Batalu, ho heroo! (Beĝang ej pahlavan) (perse: بجنگ ای پهلوان)
  • 1979: Iniciatoj kaj estetiko de Nima Juŝiĝ (bedat-ha va badajee Nima Juŝiĝ) (perse: بدعت‌ها و بدایع نیما یوشیج)
  • 1979: Infero, sed malvarma (Duzaĥ, amma sard) (perse: دوزخ، اما سرد)
  • 1979: La vivo diras: tamen oni devas vivi (Zendegi migujad amma bajad zist) (perse: زندگی می‌گوید اما باید زیست)
  • 1983: Dediĉo kaj vizito (Bonoj kaj malbonoj) de Nima Juŝiĝ (Ata va lagaje Nima Juŝiĝ) (perse: عطا و لقای نیما یوشیج)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]