Mehmed Emen (Ali paŝao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mehmed Emin Ali

Mehmed Emin Ali paŝao (n. 5-an de marto 1815 Konstantinopolo, Otomana Imperio – m. 7-an de septembro 1871, samloke), otomana grandveziro (ĉefministro), konata pro sia okcidentamika reformpolitiko. Li estis gvidanta persono kun paŝao Mustafa Reŝid kaj paŝao Fuad en la t.n. Tanzimat-epoko (1839–70).

Li estis filo de vendej-posedanto, kiu jam fruaĝe ekservis la registaron. Li havis nenian instruadon, sed lernis la francan kaj akompanis en 1836 diplomatan komisionon al Vieno. Lia diplomata kariera pinto estis, kiam oni nomumis lin en 1841 ambasadoro en Londono. Post kiam li revenis al la Otomana Imperio, li iĝis ministro pri eksteraj rilatoj de la imperio sub gvido de paŝao Mustafa Resid kaj partoprenis en la viena (1855) kaj parizaj (1856) kongresoj. Li servis kiel grandveziro en 1852, 1855–56, 1858–59, 1861 kaj 1867–71.

Ali paŝao preferis la pacajn solvojn (Serbio, Moldavio) kaj donis limigitan aŭtonomion en 1868 por Kreto. Li instigis la amikajn rilatojn al Francio kaj Britio sub regado de Abd-ul-Meĝid la 1-a kaj Abd-ul-Aziz la 1-a.