Mehmet Talat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mehmet Talat
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1874 (1874-09-01)
en Kardĵali,  Otomana Imperio
Morto 15-an de marto 1921 (1921-03-15) (46-jaraĝa)
en Berlino
Mortokialo Assassination of Talat Pasha
Tombo Monument of Liberty, Istanbul
Lingvoj Osmanida turkafrancamezepoka greka
Ŝtataneco Otomana Imperio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Mehmed Talat (Kırcaali, Edirne, Turkio, 1 septembro 1874 - Berlino, 15 marto 1921) estis membro de la movado de la Junaj Turkoj, statistikisto, granda veziro (1917) kaj unu el la ĉefaj gvidantoj de la Otomana Imperio inter 1913 kaj 1918.

Li naskiĝis en Edirne, en orienta Trakio. Mehmed ne estis turka sed el pomaka deveno. Lia kariero en otomana politiko komenciĝis kiel deputito por Edirne en 1908, tiam ministro de la interno, kaj finfine ĉefveziro en 1917. Li fuĝis de la imperio kun Enver Paŝao kaj Cemal Paŝao en 1918, kaj estis murdita en Berlino en 1921 fare de Soghomon Tehlirjan, postvivanto de la Armena genocido.

Mehmed Talat, kiel Ministro por internaj aferoj, ordonis la 24-an de aprilo 1915 la arestadon de armenaj gvidantoj en Konstantinopolo, kaj pledis por la Leĝo pri Deportado, en majo 1915, kiu ekigis la genocidon kontraŭ la armena popolo de la Otomana Imperio.