Mein Kampf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua eldono

Mein Kampf (germane por "Mia Batalo" aŭ "Mia Lukto") estas libro de Adolf Hitler kaj eldoniĝis en du volumoj. Ĝi estas miksaĵo de aŭtobiografio de Hitler kaj lia filozofio de naziismo. La unua volumo, Eine Abrechnung, ("Konto") estis eldonita en 1925, kaj la dua volumo, Die Nationalsozialistische Bewegung ("La Naci-Socialisma Movado"), en 1926. Hitler skribis la libron en malliberejo.

Enhavo

En la libro, Hitler deklaras, ke judismo kaj komunismo estas la du ĉefaj malbonoj de la mondo kaj skribas pri ilia necesa detruo. Li ankaŭ kredis la judismon kaj komunismon interligitaj, inspirite de la libro de la usona aŭtomobilfabrikisto Henry Ford "La internacia judo" (originale: The International Jew).

Hitler skribas pri la estonteco de Germanio:

  1. Aliancoj kun Italio kaj la Unuiĝinta Reĝlando kaj la abolicio de la Traktato de Versajlo.
  2. Militoj (kun la alianco) kontraŭ Francio kaj orienta Eŭropo.
  3. Militoj (kun la alianco) kontraŭ Sovetunio.

Hitler skribis en dua libro, Zweites Buch ("Dua Libro"), pri la daŭra alianco kun la Unuiĝinta Reĝlando en milito kontraŭ Usono, kiun li malofte mencias en Mein Kampf.

Mein Kampf diskutas ankaŭ hierarkion de la rasoj kun la "arjoj" (al kiuj apartenas la germanoj) ĉe la supro kaj la judoj ĉe la malsupro. La libro estas kontraŭ-juda, unufoje postulas la ekstermon de la judoj.

En la libro, Hitler kondamnas Esperanton pro esti produkto de la judoj:

Citaĵo
 "Tiel longe, kiel la judo ne fariĝos la mastro super la aliaj popoloj, li vole-nevole devas paroli ilian lingvon, sed tuj kiam tiuj estos liaj servutuloj, ili ĉiuj devos lerni unu universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per ĉi tiu rimedo la judaro povus regi ilin pli facile."[1] 
— Adolf Hitler, Mein Kampf

Historio post eldono

En la komenco, Mein Kampf vendiĝis malabunde, sed vendiĝis pli bone post kiam Hitler ekhavis potencon. La libro estis preskaŭ deviga por ĉiuj germanoj. La tuta vendokvanto superis dek milionojn da ekzempleroj en 1945. La libro estas malpermesita en multaj landoj, sed estas libere disponebla en Usono, la Unuiĝinta Reĝlando kaj Brazilo, kie ĝi estis tradukita de esperantisto Julio de Matos Ibiapina.

Referencoj

  1. Traduko laŭ Wendy Heller: Lidia: La vivo de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto (ISBN 978-90-77066-36-2). Germanlingva originalo: "Solange der Jude nicht der Herr der anderen Völker geworden ist, muss er wohl oder übel deren Sprache sprechen, sobald diese jedoch seine Knechte wären, hätten sie alle eine Universalsprache (z.B. Esperanto!) zu lernen, so dass auch durch diese Mittel das Judentum sie leichter beherrschen könnte!" (rete legebla)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj