Mejktila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mejktila
township of Myanmar
Administrado
Lando  Birmo
subŝtato Mandalaja regiono
Demografio
Loĝantaro 252 615  (2013) [+]
Geografio
Geografia situo 20° 53′ N, 95° 51′ O (mapo)20.877595.858333333333Koordinatoj: 20° 53′ N, 95° 51′ O (mapo) [+]
Alto 244 m [+]
Mejktila (Birmo)
Mejktila (Birmo)
DEC
Mejktila
Mejktila
Situo de Mejktila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Meiktila [+]
vdr
Budho en Mejktila

Mejktila estas signifa universitata urbego kaj budhisma centro en Birmo, en la mandalaja regiono. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo. La loknomo devenas de hinda regno.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mejktila situas sur montetaro apud la samnoma artefarita lago. La urbego kuŝas 448 km de Jangono.


la ŝipoforma pagodo Pĥaung Dov U
la Mejktila lago
la pagodo Nagajon

Historio[redakti | redakti fonton]

La antaŭhistorio de Mejktila komenciĝis ekde la 11-a jarcento. La regiono estis parto de diversaj regnoj, antaŭ ol la Brita Imperio transprenis ĉion en 1885. Dum la 2-a mondmilito japana okupado okazis, fine en 1948 la lando sendependiĝis. En 2013 krizostato okazis en la urbego, ĉar pro tumultoj tumultoj dekduoj da homoj estis mortigitaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mejktila estas centro de ligno- kaj bambuo-produktadoj, krome estas tekstilaj fabrikadoj. En la apudaĵo oni akvumas la grundon el la artefarita lago, tial oni produktas rizojn, kotonojn, sezamojn, arakidojn, pizojn, maizojn. La areo havas kalkŝtonojn, arĝentojn, zinkojn kaj antimonojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mejktila estas grava voja kaj fervoja centroj. La plej proksima civila flughaveno funkcias en Mandalajo. Apud la urbego milita flughaveno funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mejktila havas tropikan savanan klimaton kun musono (marto ĝis majo). La jara averaĝa temperaturo varias inter 21-33 °C. Ekzistas seka sezono (novembro-aprilo) kaj pluvsezono (majo-oktobro). Resume pluvas 806 mm.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]