Mekanika kalkulilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Variaj surtablaj mekanikaj kalkuliloj uzitaj en oficejoj el 1851 antaŭen. Ĉiu el ili havas diferencan uzant-interfacon. Tiu foto montras laŭhorloĝe el supra maldekstro: Aritmometro, Komptometro, Dalton sumomaŝino, Sundstrand kaj Odhner Aritmometro.

Meĥanika kalkuliloMekanika kalkulilokalkulmaŝino, estis meĥanika aparato uzata por plenumi aŭtomate la bazajn operacion de aritmetiko. La plimulto de meĥanikaj kalkuliloj estis kompareblaj laŭ grando kun skribmaŝinoj aŭ malgrandaj surtablaj komputiloj kaj arĥaikiĝis pro la alveno de la elektronikaj kalkuliloj .

Notoj de Wilhelm Schickard skribitaj en 1623 informas, ke li desegnis kaj konstruis la plej fruan de la modernaj provmideloj por meĥanika kalkulado. Lia maŝino estis komponita el du serioj de teknologioj: unue, abako farita de Napieraj ostoj, por simpligi multiplikojn kaj dividojn, unuafoje priskribita ses jarojn antaŭe en 1617, kaj por la meĥanika parto, ĝi havis agord-butonan pedometron por plenumi sumojn kaj subtrahojn. Studo de pluekzistantaj notoj montris maŝinon kiu estus ŝtopiĝinta post kelkaj uzoj ĉe la sama agord-butono,[1] kaj ke ĝi estus paneinta se ĝi devus montri kelkajn ciferojn (ekzemple sumi 1 ĝis 999).[2] Schickard rezugnus pri sia projekto en 1624 kaj neniam menciis ĝin denove ĝis sia morto dekunu jarojn poste en 1635.

Du jardekojn post la malsukcesa klopodo fare de Schickard, nome en 1642, Blaise Pascal definitive solvis tiujn apartajn problemojn per sia invento de meĥanika kalkulilo.[3] Aliĝinta al la laboro de sia patro kiel impostokolektisto en Rouen, Pascal desegnis la kalkulilon por helpi en la granda kvanto de ĝena aritmetika kalkulado.;[4] ĝi estis nomita Paskala kalkuliloPascaline.[5]

La Aritmometro de Thomas, nome la unua komerce sukcesa maŝino, estis fabrikita ducent jarojn poste en 1851; ĝi estis la unua meĥanika kalkulilo sufiĉe fortika kaj sufiĉe fidinda por esti uzata ĉiutage en oficeja medio. Dum kvardek jaroj, de 1851 ĝis 1890, la aritmometro estis la nura tipo de meĥanika kalkulilo en komerca produktado kaj ĝi estis vendata tra la tuta mondo.[6]

ANITA Mk VIII.

La Komptometro, enkondukita en 1887, estis la unua maŝino kiu uzis klavaron kiu konsistis el kolumnoj de naŭ klavoj (el 1 al 9) por ĉiu cifero. La Dalton sumomaŝino, fabrikita el 1902, estis la unua kiu havis klavaron el 10 klavoj.[7] Oni uzis elektrajn motorojn ĉe kelkaj mekanikaj kalkuliloj el 1901.[8] En 1961, maŝino de la tipo de la komptometro, nome la Anita mk7 el Sumlock Comptometer Ltd., iĝis la unua surtabla mekanika kalkulilo kiu ĝuis el tute elektronika kalkulmotoro, kreante la ligilon inter tiuj du industrioj kaj markante la komencon de ties malpliigo. La produktado de mekanikaj kalkuliloj ĉesis en la mezo de la 1970-aj jaroj fermante industrion kiu daŭris 120 jarojn.

Charles Babbage desegnis du novajn tipojn de mekanikaj kalkuliloj, kiuj estis tiom grandaj ke ili postulis la energion de vapormotoro por funkcii, kaj estis tro kompleksa por esti konstruita en sia epoko. La unua estis aŭtomata mekanika kalkulilo, nome lia diferencila maŝino, kiu povus aŭtomate komputi kaj presi matematikajn tabelojn. En 1855, Georg Scheutz iĝis la unua el areto da desegnistoj kiuj sukcedis konstrui pli malgrandan kaj pli simplan modelon de sia diferencila maŝino.[9] La dua estis programebla mekanika kalkulilo, nome lia analiza maŝino, kiu Babbage ekdesegnis en 1834 ; "post malpli ol du jaroj li estis skizinta multon el la ĉefaj trajtoj de la moderna komputilo. Grava paŝo estis la adopto de sistemo el truigitaj kartoj deriva el la teksilo de Jacquard"[10] kio faris ĝin senfine programebla.[11] En 1937, Howard Aiken konvinkis IBM por desegni kaj konstrui la ASCC/Mark I, nome la unua maŝino de sia tipo, bazita sur la arkitekturo de la analiza maŝino;[12] kiam tiu maŝino estis finita kelkaj nomigis ĝin "la revo de Babbage realigita".[13]

Interno de Olivetti MC 24 Divisumma

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Williams, History of Computing Technology, IEEE Computer Society, p.122 (1997)
  2. Michael Williams, History of Computing Technology, IEEE Computer Society, p.124,128 (1997)
  3. Prof. René Cassin, Pascal tercentenary celebration, London, (1942), Magazine Nature
  4. Jean Marguin (1994), p. 48
  5. Vidu Paskala kalkulilo#Konkurencaj desegnoj
  6. Krom du aritmometraj kopiintoj el Germanio kaj Anglio, la nura alia kompanio kiu proponis vendatajn kalkulilojn estis Felt & Tarrant el Usono kiu ekvendis sian komptometron en 1887 sed estis vendinta nur 100 maŝinojn ĝis ĉirkaŭ 1890.
  7. Ernst Martin p.133 (1925)
  8. Ernst Martin p. 23 (1925)
  9. #MARG,Jean Marguin p. 171, (1994)
  10. Anthony Hyman, Charles Babbage, pioneer of the computer, 1982
  11. "The introduction of punched cards into the new engine was important not only as a more convenient form of control than the drums, or because programs could now be of unlimited extent, and could be stored and repeated without the danger of introducing errors in setting the machine by hand; it was important also because it served to crystallize Babbage's feeling that he had invented something really new, something much more than a sophisticated calculating machine." Bruce Collier, 1970
  12. I. Bernard Cohen, p. 66-67, (2000)
  13. Brian Randell, p. 187, 1975

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • (1990) De la machine à calculer de Pascal à l'ordinateur (france). Paris, France: Musée National des Techniques, CNAM. ISBN 2-908207-07-9.
  • Trogemann, G.. (2001) Computing in Russia. Germany: GWV-Vieweg. ISBN 3-528-05757-2.
  • Felt, Dorr E.. (1916) Mechanical arithmetic, or The history of the counting machine. Ĉikago: Washington Institute.
  • Marguin, Jean. (1994) Histoire des instruments et machines à calculer, trois siècles de mécanique pensante 1642-1942 (france). Hermann. ISBN 978-2-7056-6166-3.
  • Mourlevat, Guy. (1988) Les machines arithmétiques de Blaise Pascal (france). Clermont-Ferrand: La Française d'Edition et d'Imprimerie.
  • Taton, René. (1969) Histoire du calcul. Que sais-je? n° 198 (france). Presses universitaires de France.
  • Turck, J.A.V.. (1921) Origin of Modern Calculating Machines. The Western Society of Engineers. Reprinted by Arno Press, 1972 ISBN 0-405-04730-4.
  • Ginsburg, Jekuthiel. (2003) Scripta Mathematica (Septembre 1932-Juin 1933). Kessinger Publishing, LLC. ISBN 978-0-7661-3835-3.
  • Martin, Ernst. (1992) The Charles Babbage Institute: The Calculating Machines translation from Die Rechenmaschinen (1925). Cambridge, Massachusetts: The MIT Press.
  • Cohen, I. Bernard. (2000) Howard Aiken : Portrait of a Computer Pioneer. Cambridge, Massachusetts: The MIT Press. ISBN 9-780262-531795.
  • Smith, David Eugene. (1929) A Source Book in Mathematics. New York and London: McGraw-Hill Book Company, Inc..
  • Moseley, Maboth. (1964) Irascible Genius, Charles Babbage Inventor. Londono: Hutchinson & Co, Ltd.
  • Bowden, B. V.. (1953) Faster than thought. New York, Toronto, London: Pitman publishing corporation.
  • Williams, Michael R.. (1997) History of Computing Technology. Los Alamitos, California: IEEE Computer Society. ISBN 0-8186-7739-2.
  • Randell, Brian. (1973) The origins of Digital computers, Selected Papers. Springer-Verlag.
  • M.E.P (October 31, 1942). “Pascal tercentenary celebration”, Nature 150, p. 527. doi:10.1038/150527a0. 
  • Prof. S. Chapman (October 31, 1942). “Blaise Pascal (1623-1662) Tercentenary of the calculating machine”, Nature 150, p. 508–509. doi:10.1038/150508a0. 
  • (1986) “Usage de la machine”, Courrier du centre international Blaise Pascal (fr) (8), p. 4–25.