Mekaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meĥaniko referencas al la parto de fiziko pritrakanta la ekvilibron, movadon de korpoj, la fortojn kiuj efikas sur la korpoj, kaj ties aplikado al maŝinoj kaj aparatoj. La termino "korpo" povas signifi grandan sortimenton de objektoj, ekzemple: partikloj, ĵetaĵoj, kosmaj flugaparatoj, astroj, maŝineroj, kaj eroj de solidoj, likvoj, gasoj, ktp.

Meĥaniko eble estas la primara kaj originala fako de fiziko. Ĝi entenas grandan parton de scio pri la natura mondo. Ĝi ankaŭ konstituas la centran parton de teĥnologio kaj inĝenieriko. La plej gravaj divizioj de meĥaniko estas inter klasika meĥaniko, kvantuma meĥaniko, kaj relativeca meĥaniko. Historie klasika meĥaniko venis unue, dum kvantuma meĥaniko kaj relativeca meĥaniko estas pli novaj. Kvantuma meĥaniko kaj relativika meĥaniko malkovriĝis frue en la 20-a jarcento. Pro la matematika precizeco de prognozoj bazitaj sur klasika meĥaniko, ĝi estas rigardata kiel la modelo por aliaj ekzaktaj sciencoj.

Kvantuma meĥaniko havas pli grandan amplekson ol klasika meĥaniko; kaj oni povas vidi ĝin entenanta klasikan meĥanikon de la vidpunkto de la grandeco de korpoj. Ne estas kontraŭdiroj; ĉar en la limo de mezgrandaj korpoj la prognozoj de kvantuma meĥaniko alprokimiĝas al tiuj de klasika meĥaniko.

Iel analoge, Ejnŝtejna relativeco etendis la amplekson de meĥaniko, kaj klasika kaj kvantuma. Refoje ne estas kontraŭdiroj tie ĉi. Samkiel oni povas diri ke kvantuma meĥaniko kovras grandajn kaj malgrandajn partiklojn. Oni povas diri ke relativeco kovras "rapidajn" kaj "malrapidajn" korpojn. Por malrapidaj partikloj estas pli simple uzi klasikan meĥanikon. Kontinuas esti esploro en la kazo de malgrandaj rapidaj korpoj. La matematikaj priskriboj en kvantuma meĥaniko kaj relativika meĥaniko ne kongruas. Por kombini ilin oni devas trovi novan priskribon kiu facile funkcias kun malgrandaj rapidaj korpoj. Ĉiutaga observanto ne bezonas tiun ĉi ekstreman priskribon por ĉiutagaj aferoj.

Aliaj distingaĵoj inter la subfakoj de meĥaniko koncernas la naturon de la korpoj. Oni traktas partiklojn kiel mankantan internan strukturon. Do oni traktas ilin kiel matematikajn punktojn de klasika meĥaniko. Rigidaj korpoj havas etendon, sed konservas simplecon proksiman al tiu de partikloj, aldonante nur kelkajn gradojn de libereco, kiaj orientado en spaco. Alie korpoj povas esti duon-rigida, t.e. elasta, aŭ ne-rigida, t.e. fluida. Tiuj ĉi fakoj havas klasikajn kaj kvantumajn subfakojn. Aliaj ankaŭ havas relativikajn subfakojn. Ekzemple, la movado de spacveturilo priskribiĝas per klasika mekaniko rilate al sia orbito kaj orientado (t.e. per rotacio rilate al fiksitaj steloj). Dum atoma nukleo priskribiĝas per kvantuma meĥaniko en analogaj situacioj.

Sub-fakoj de meĥaniko

Eksteraj ligiloj

greke zh.vikilibro pri mekaniko greke http://www.minhkhai.com.vn/sachsach.html?ms=15018&PHPSESSID=851650af1ee9a41ee52795bd1caf1b9b