Mekele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la urbo je 2018
Panorama vido de la urbo je 2018
Mekele
urbo • urbego • speciala distrikto de Etiopio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 323 700  (2015) [+]
Loĝdenso 13 245 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 30′ N, 39° 29′ O (mapo)13.49694444444439.476944444444Koordinatoj: 13° 30′ N, 39° 29′ O (mapo) [+]
Alto 2 084 m [+]
Areo 24,44 km² (2 444 ha) [+]
Horzono Orient-Afrika Horzono [+]
Mekele (Etiopio)
Mekele (Etiopio)
DEC
Mekele
Mekele
Situo de Mekele

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mek'ele [+]
vdr


la urbocentro de Mekele

Mekele – ankaŭ latinliterigata Mek'elē, MeqeleMekelle, amhare መቀሌ, tigraje መቐለ - estas urbo de Etiopio. Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 96 938 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 169 207 (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono) – la urba administrado mem indikas 220 000 loĝantojn, kaj ĉiujaran kreskon de pli ol 5 procentaĵoj. Laŭ la informoj de la nacia statistika agentejo [1] kaj la vikipedia listo pri grandaj urboj de Afriko temas pri unu el sume 11 etiopiaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj. Mekele apartenas al la etiopia regiono Tigrajo kaj estas ties ĉefurbo. La urbo situas en la nordo de la lando, proksimume 500 kilometrojn norde de Adis-Abebo. Ĝi disponas pri universitato, kiu ebligas interalie agrikulturajn kaj ekonomikajn studojn. Aldone en la urbo situas unu el la plej grandaj aŭtomobilaj fabrikejoj de Etiopio, nomata Mesfin.

Notoj[redakti | redakti fonton]