Meklenburgo
Meklenburgo[1] aŭ Meklenburgio[2], germane Mecklenburg, estas regiono en la nordoriento de Germanio. Ĝi estas la okcidenta kaj pli granda parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. La alia parto estas Antaŭpomerio.
Landopartoj
En la historio Meklenburgo estis plurfoje dividita en kelkajn pli malgrandajn landopartojn, kiuj estis unuopaj membro-ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio. De 1701 ĝis 1918 ĝi konsistis el la du duklandoj (pli poste grandduklandoj) Mecklenburg-Strelitz kaj Mecklenburg-Schwerin.
Meklenburgo-Schwerin
Meklenburgo-Schwerin, germane Mecklenburg-Schwerin [meklenburk ŝverin], estis landoparto de Meklenburgo.
- 1701-1815 duklando
- 1815-1918 grandduklando
- 1918-1933 respubliko
Ekde 1871 ĝi estis membroŝtato de la Germana Regno.
Meklenburgo-Strelitz
Meklenburgo-Strelitz, germane Mecklenburg-Strelitz [meklenburk ŝtrelic], estis landoparto de Meklenburgo. Ĝi konsistis el du geografie disaj partoj, ambaŭflanke de la pli granda Meklenburgo-Schwerin.
- 1701-1815 duklando
- 1815-1918 grandduklando
- 1918-1933 respubliko
Ekde 1871 ĝi estis membroŝtato de la Germana Regno.
Reunuigo
La 1-an de januaro 1934, la du landopartoj estis (re-)unuigitaj ene de Nazia Germanio al unusola lando Meklenburgo.
|
|
|
|
Galerio
-
Blazono de Grandduklando Meklenburgo
-
Proponita flago de Meklenburgo
-
Mapo de Meklenburgo en 1803
Vidu ankaŭ
- Luiza de Meklenburgo-Strelitz, prusa reĝino
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Tiel la formo ĉe Zamenhof kaj en la vortaroj Esperanto-germana (1999) kaj germana-Esperanto (2007) de Erich-Dieter Krause.
- ↑ Tiel la formo en PIV (2005), kiun i.a. uzas la "Landa Asocio de Meklenburgio-Antaŭpomerio" de Germana Esperanto-Asocio.