Meksika Komunisma Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meksika Komunisma Partio
emblemo
partio
Komenco 24-a de novembro 1919 vd
Poste Unified Socialist Party of Mexico vd
Lando(j) Meksiko vd
Sidejo Meksikurbo
Ideologio

Marksismo-leninismokomunismokontraŭimperiismokontraŭkapitalismo

vdr

La Meksika Komunisma Partio aŭ en hispana origine Partido Comunista Mexicano (PCM) de tendenco marksisma-leninisma, estis politika partio historia de Meksiko, kiu ekzistis oficiale inter 1919 kaj 1981, kun klopodoj por rekonstruiĝi de 1981 al 2006, kaj laŭleĝe el 1979. Estis grava komunisma partio el la 1920-aj jaroj al la 1940-aj jaroj. En tiu epoko apartenis al ĝi artistoj kaj intelektuloj kiaj Diego Rivera, David Siqueiros, Frida Kahlo ktp.

La PCM estis la historia partio de la meksika maldekstro, kaj laŭlonge de sia historio suferis disigojn, reunuigojn, pasadojn al kontraŭleĝeco, malpura milito kaj doktrinaj ŝanĝoj. Post la malapero de la partio, kelkaj membroj pasis al la Socialisma Unuigita Partio de Meksiko kaj de tie al la Partio de la Demokratia Revolucio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carr, Barry (1996). La izquierda mexicana a través del siglo XX. México: Era. 968-411-387-0.
  • Jeifets Lazar, Jeifets Víctor, Huber Peter (2004). Internacional comunista y América Latina, 1919-1943 : diccionario biográfico. Moscu: Instituto de Latinoamérica; Ginebra: Institute des Recheurches du Communisme.
  • Meyer, Lorenzo (1978). Historia de la revolución mexicana, 1928-1934: El conflicto social y los gobiernos del maximato. México: El Colegio de México. 968-12-0084-5.