Melba Liston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melba Liston
Persona informo
Naskonomo Melba Doretta Liston
Naskiĝo 13-an de januaro 1926 (1926-01-13)
en Kansasurbo
Morto 23-an de aprilo 1999 (1999-04-23) (73-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Alma mater Jefferson High School
Okupo
Okupo trombonisto • ĵazmuzikisto • komponistoaranĝisto • muzikinstruisto
vdr

Melba Doretta LISTON (n. 13-an de januaro 1926 en Kansasurbo, Misurio; m. 23-an de aprilo 1999 en Inglewood ĉe Los-Anĝeleso) estis usona ĵazmuzikistino (trombono, kompozicio, aranĝado).

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Liston studis en Los-Anĝeleso trombonon kaj harmonisciencon ĉe la Polytechnical High School kaj en 1943 fariĝis membro de la bandego de Gerald Wilson, por kiu ŝi jam komencis aranĝi kaj ludis kune kun Dexter Gordon. Postsekve (1948) ŝi ludis ĉe Dizzy Gillespie. En 1949 ŝi muzikis en la bando de Billie Holiday, kion ŝi tamen pro la vojaĝostreĉo kaj pro la indiferenta publiko baldaŭ rezignis. Ŝi estis dungita ekde 1950 ĝis 1954 en la ministrejo de edukado, kunlaboris tamen ankaŭ en la kinofilmo The Prodigal and the Ten Commandments. En 1956/1957 ŝi denove kunlaboris kun Gillespie (koncertvojaĝo kaj prezentado je la Newport Jazz Festival), muzikis poste ĉe Art Blakey kaj fondis propran virinan bandon. Kun la muzikalo Free and Easy kaj la bandego de Quincy Jones ŝi vizitis Eŭropon ekde 1959 ĝis 1960.

Liston verkis poste kiel komponisto kaj aranĝisto por muzikistoj kiel Charles Mingus (1962), Duke Ellington (1963), Milt Jackson kaj Johnny Griffin kaj estis kunestro de la bandego de Clark Terry. Poste ŝi laboris kun junularaj orkestroj en Novjorko kaj Los-Anĝeleso kaj dumtempe vivtenis sin modeste per komponaĵoj por Motown Records kaj aranĝaĵoj por Eddie Fisher kaj Diana Ross, antaŭ ol ŝi ekde 1973 ĝis 1979 instruis ĉe la Jamajka Muzik-Lernejo en Kingstono. Post tio ŝi revenis en Usonon, kie ŝi direktis proprajn bandojn kaj krome kunmuzikis en la nova bando de Gillespie. Paralizita post apopleksio en 1985, ŝi devis ĉesi ĉi tiun laboron. Ŝi verkis tamen plue interesajn aranĝajojn.

Melba Liston validas kiel unu el la unuaj virinoj, kiuj renomiĝis kiel pionira en ĵazmuziko. Ŝi kontribuis ekzemple per siaj surprizaj kaj dramaturgie varioplenaj aranĝaĵo decide al la sukceso de la albumoj de pianisto Randy Weston (ekz. Little Niles, Blues in Africa, PortraitsSpirits of our Ancestors).

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Gerald Wilson Gerald Wilson, 1945-1946 (Classics)
  • Dexter Gordon: Dexter Gordon On Dial: The Complete Sessions (Spotlite, 1947)
  • Dizzy Gillespie: Dizzy In South America (Consolidated Artist, 1956)
  • Ernie Henry: Last Chorus (OJC, 1956-57)
  • Dinah Washington: The Fats Waller Songbook (Emarcy, 1957)
  • Dizzy Gillespie: Birks Works; At Newport (Verve, 1957)
  • Cannonball Adderley: African Waltz (OJC, 1961)
  • Quincy Jones: Free And Easy (Ancha, 1960); Strike Up The Band (Mercury, 1961-64)
  • Ray Brown: Much in Common (Verve, 1962-65)
  • Milt Jackson: Big Bags (OJC, 1962)
  • Oliver Nelson: Afro / American Sketches (OJC, 1962)
  • Sam Jones: Right Down Front (OJC, 1960-62)
  • Freddie Hubbard: The Body And The Soul (Impulse, 1963)
  • Shirley Scott: Talkin´ Verve (Verve, 1963-71)
  • Jimmy Smith: Any Number Can Win (Verve, 1963)
  • Wes Montgomery: Impressions - The Verve Jazz Sides (Verve, 1964-66)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sally Placksin (1989): Frauen im Jazz. Von der Jahrhundertwende bis zur Gegenwart. Vieno: Hannibal. ISBN 3-85445-044-3, S. 207-212.
  • Leslie Gourse (1990): Madame Jazz: Contemporary Women Instrumentalists. Novjorko: Oxford University Press. ISBN 0-19-508696-1.