Saltu al enhavo

Melchior Grodziecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melchior Grodziecki
Melchior Grodziecki
Melchior Grodziecki
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1584
en Teŝina princlando, Habsburga imperio Teŝino
Morto la 7-an de septembro 1619
en Transilvanio, Kassa
Mortokialo Senkapigo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj pola
Ŝtataneco Teŝina princlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pedagogo
pastro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Melchior Grodziecki, ĉeĥe Melichar Grodecký, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Grodecz Menyhért estis pola pastro, jezuito, martiro, sanktulo.

Melchior Grodziecki naskiĝis ĉirkaŭ 1584 en Teŝino (Teŝina princlando, Habsburga imperio, nuntempe parte en Pollando, parte en Ĉeĥio), li mortis la 7-an de septembro 1619 en Kassa (Transilvanio, nuntempa Košice en Slovakio).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Melchior Grodziecki maturiĝis en jezuita gimnazio en Vieno, poste en 1603 li aliĝis al la jezuita ordeno en Brünn. Li studis teologion en Prago kaj en 1614 li pastriĝis. Ekde 1616 li estis komisiita pri gvidado de la studenta tranoktejo en Prago, post 2 jaroj li estis sendita al Kassa, kie li estis pastro de la soldatoj. Li defendis la katolikismon kun aliaj du pastroj: István Pongrácz (sanktulo) kaj Marko Križevčanin. En 1619 la protestanta György Rákóczi la 1-a okupis la urbon kaj la 3 menciitaj katolikoj estis torturitaj, eĉ mortigitaj, ĉar ili ne volis akcepti la protestantismon. La triopo estis beatigitaj en 1905 fare de Pio la 10-a kaj kanonigitaj en 1995 fare de Johano Paŭlo la 2-a.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]