Melek-Taŭso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Melek-Taŭso, La "Anĝelo Pavo" (en la araba ملك طاووس), estas la jezida nomo de Dio por tiu religio. Kelkaj kristanoj, muslimoj kaj aliaj identigas Melek-Taŭson kun LuciferoShaytān (Satano).

Religia signifo[redakti | redakti fonton]

La jezidoj konsideras Melek-Taŭson kiel bonvola anĝelo kiu sin elaĉetis de lia falo el la ĉielo kaj konvertiĝis en la demiurgo kiu kreis la universon ekde kosma ovo. Post plorado dum 7 000 jaroj, lia larmoj plenigis la sep kruĉojn per kiuj estingiĝis la fajroj de la infero.

Melek-Taŭso kelkfoje estas transliterumita kiel Malak Ta'us, Malak Tawus, aŭ Malik Taws. En ŝemida lingvo, maliko/melech signifas "reĝo" aŭ "anĝelo". Taus estas strange tradukata kiel "pavo"; tamen, indas rimarki ke tio vere ne temas pri pavo, almenaŭ en la nuntempo, en la regionoj kie Melek-Taŭso estas adorata. Tio igis konjektojn pri la deveno kaj origino de la adorado al Melek-Taŭso kiel probabla loko povus esti Barato, kvankam estas pli probabla ke la ikonografio de la pavo estu evoluo de antaŭaj reprezentaĵoj kiuj montas al tiu dio kiel indiĝena birdo, kiel la Otidedoj. La jezidoj kredas je la fondinto de la jezida religio, Ŝejko Adi, kiel enkarniĝo de Melek-Taŭso.

Aliaj signifoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kristanoj, muslimoj kaj judoj identigas al Melek-Taŭso kiel Lucifero (aŭ Satano). La jezidoj mem diras ke ilia dio estas la "malbonulo" de aliaj religioj. La kultura kaj tradicia malpermeso de la jezidoj ne pronoci la vorton –diri la nomon de Dio estas blasfemaĵo– plimalfaciligas la aferon. Laŭ la kurda lingvisto Jamal Nebez, la vorto Taŭs estas, tre probable, derivaĵo de la greka lingvo kaj rilatiĝas al la vortoj Zeŭso kaj Theos, alude al la signifo de Dio. En tiu ĉi senco, Melek-Taŭso estas la "Anĝelo de Dio"; tiamaniere la jezidoj rigardas al Melek-Taŭso aŭ Taus-e Malak. Ĉar la jezidoj apartenas al minoritata religio, ili suferis grandajn persekutojn, kun ekstermigaj planoj kiuj preskaŭ forviŝas la religion. Tio igas ili maski sian religion inter la ĉefaj branĉoj de Islamo. Ĉar ĝi apenaŭ estas konata, multaj personoj, eĉ muslimoj, unuafoje aŭdinte ĝin pensas pri alia islama sekto aŭ skolo.