Melenci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Melinci!

Melenci troviĝas en (verda) Municipo Zrenjanin en Serbio
Mapo pri municipo Zrenjanin
Ortodoksa preĝejo de Melenci

Melenci, serbe Меленци, germane Melenze [melence], hungare Melence estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.

Bazaj informoj

Situo

Melenci situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj havanta pontojn al Baŝaid kaj Torda (Serbio). Zrenjanin troviĝas 16 km-ojn.

Historio

Serbaj eksaj limgardistoj fondis la vilaĝon en 1751, en 1758 jam 300 domoj konstruiĝis. En 1778 serbaj rifuĝintoj en Centra Serbio alvenis. En 1849 la hungara armeo tie venkis la unuigitan aŭstran kaj serban armeon. En 1869 inundo de Tiso okazis. Ĥoleroj okazis en 1831, 1836, 1849 kaj en 1873. En 1891 en Melence vivis en 1519 domoj 8619 vilaĝanoj (8234 serboj, 218 germanoj, 160 hungaroj, 56 rumanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Melenci 6737 homoj, (6293 serboj, 65 hungaroj, 57 ciganoj, 56 jugoslavianoj, 20 kroatoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ