Melgar de Arriba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melgar de Arriba
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47686
Demografio
Loĝantaro 168  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 5° 6′ U (mapo)42.268055555556-5.0975Koordinatoj: 42° 16′ N, 5° 6′ U (mapo) [+]
Alto 784 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Melgar de Arriba (Provinco Valadolido)
Melgar de Arriba (Provinco Valadolido)
DEC
Melgar de Arriba
Melgar de Arriba
Situo de Melgar de Arriba
Melgar de Arriba (Hispanio)
Melgar de Arriba (Hispanio)
DEC
Melgar de Arriba
Melgar de Arriba
Situo de Melgar de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Melgar de Arriba [+]
vdr

Melgar de Arriba [melGAR deaRIba] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Melgar de Arriba estas etimologie komprenebla kiel Luzernejo de Supro aŭ eĉ "Draŝejo de Supro".[1] Ambaŭ konceptoj videblas en la du supraj kvaronoj de la blazono.

Melgar de Arriba en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 35,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 153 loĝantojn. Ĝi perdis 750 loĝantojn el la 1850-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 92 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Parto de ĝia municipa teritorio estas integrita ene de la Birdoprotekta Zono ZEPA nome La Nava-Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Fruaj mencioj estis Castrum Melgare, Melgar de Suso, Melgar de Forakasas, Melgar del Rey, Melgar de la Frontera, Melgar del Almirante… ĝis Melgar de Arriba. Inter 1172 kaj 1275 ĝi apartenis al Fernando Rodríguez de Castro "el Castellano", membro de la familio Castro, kiu ricevis ĝin el la monarko, ĉar antaŭe estis apartenanta al la grafo Osorio Martínez, forpasinta en la Batalo de Lobregal, okazinta en 1160.​ Ĝi floris en la 15-a jarcento kiel ĉefurbo de la Graflando de Melgar. En la 17-a jarcento dekadencis kaj en la 18-a jarcento rekuperiĝis. Meze de la 19-a jarcento atingis pinton de 900 loĝantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo kun gotika ĉefretablo kaj la preĝejo de Santiago kiel mudeĥara konstruaĵo de la 15-a jarcento, de kiu oni konservas nur kelkajn ruinojn kaj la sonorilturon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • José Luis Rodríguez Fernández, Melgar de Arriba. Historia de una villa de Tierra de Campos. Desde los inicios hasta principios del siglo XVI, Diputación Provincial de Valladolid, 2007, ISBN 978-84-7852-267-5.
  • José Luis Rodríguez Fernández, Población, economía y sociedad en el mundo rural castellano (1500-1850). Melgar de Arriba en su historia moderna, Glyphos Publicaciones, 2017, ISBN 978-84-945386-1-2.