Melina Mercouri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melina Mercouri
Melina Mercouri.JPG
Persona informo
Naskonomo Μαρία Αμαλία Μερκούρη
Naskiĝo 18-an de oktobro 1920 (1920-10-18)
en Ateno
Morto 6-an de marto 1994 (1994-03-06) (73-jara)
en Upper East Side
Mortokialo kancero
Tombo Unua Tombejo de Ateno
Lingvoj moderna greka
Loĝloko AtenoParizoAteno
Ŝtataneco Reĝlando GrekioDua Greka Respubliko • Hellenic State • Grekio
Alma mater National Theatre of Greece Drama School
Subskribo Melina Mercouri
Familio
Patro Stamatis Mercouris
Patrino Eirini Lappa
Frat(in)o Spiros Merkouris
Edz(in)o Jules Dassin • Panagis Charokopos
Parencoj Spiridon Merkouris
Georgios S. Mercouris
Okupo
Okupo aktorokantistopolitikistoverkisto • teatra aktoro • filmaktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Melina Mercouri

Melina Mercouri (greke: Μελίνα Μερκούρη, Melína Merkoúri) (Ateno, 18-an de oktobro 1920Novjorko , 6-an de marto 1994) estis greka aktorino, kantistino kaj politikistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mercouri estis filino de politikisto el Ateno. Ŝi estis malkovrita kiel aktorino fare de Jules Dassin kun kiu ŝi geedziĝis en 1966. Ŝi triumfis en diversaj filmoj, antaŭ ĉio en la mondfama Never on Sunday (Neniam je dimanĉo) el 1960. Kiam en 1967, post armea puĉo, la registraro de la koloneloj ekregis en Grekio, ŝi pro malkonsento libervole ekziliĝis kaj en multaj landoj aktivis kontraŭ la diktatura reĝimo, kiu finfine renversiĝis en 1974.

Melina Mercouri, kiu ofte nomis sin moke "La Veuve du Colonel", laŭ la samnoma opereto de Jacques Offenbach, tuj revenis al Grekio, kie ŝi aktive partoprenis la establon de PASOK, la nova socialista partio de Andreas Papandreou. En 1977 ŝi kiel reprezentanto de la popolo venis en la parlamento. De 1981 ĝis 1989 ŝi estis ministro de Kulturo, Junularo kaj Sporto. En ĉi tiu funkcio ŝi multe influis la grekan kulturpolitikon, kaj antaŭ ĉio disfamiĝis pro ŝiaj senĉesaj klopodoj por de la brita registaro rericevi la tielnomatajn Elginaj marmoroj por Grekio.

Pro ŝia forta personeco ŝi havis enorman karismon en Grekio kaj la mondo. Ŝi estis iniciatinto de grava kultura instituto: la “Kultura ĉefurbo de Eŭropo”. Konata deklaro de Melina Mercouri estis ke "kulturo estas la peza industrio de Grekio". Ŝi sukcesis ankaŭ konsciigi la tutan grekan popolon pri tio.

La "Melina Mercouri Fondaĵo", establita post la morto de ŝia edzo Jules Dassin, havas la intencon teni vivanta ŝian ideon.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • A dream of passion (1978)
  • Kravgi gynaikon (1978)
  • Nasty Habits (1977)
  • La Promesse de l'aube (1970)
  • Gaily, Gaily (1969)
  • 10:30 P.M. Summer (1966)
  • A Man Could Get Killed (1966)
  • Les pianos mécaniques (1964)
  • Topkapi (1964)
  • Canzoni nel mondo (1963)
  • Phaedra (1962)
  • Vive Henri IV, vive l’amour (1961)
  • Il giudizio universale (1961)
  • Pote Tin Kyriaki (Neniam je dimanĉo) (1960)
  • La Loi (filmo)|La Loi (1959)
  • The Gypsy and the Gentleman (1958)
  • Celui qui doit mourir (1957)
  • Stella (1955)

Libro[redakti | redakti fonton]

  • I was born Greek (1971) (aŭtobiografio)