Melissa Mars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melissa Mars
Melissa Mars en Deauville, 2012
Melissa Mars en Deauville, 2012
Bazaj informoj
Kromnomo Melissa Sefrani, Melissa Maylee
Naskiĝo 3-an de septembro 1979 (1979-09-03) (44-jaraĝa)
en Marsejlo
Deveno Marseille
Ĝenroj Pop-muziko
Profesio Kantistino
Instrumentoj Voĉo
Aktivaj jaroj 2003 - nun
Retejo www.melissamars.com
vdr

Melissa MARS (pseŭdonimoj: Melissa Sefrani, Melissa Maylee) (naskiĝis la  3-an de septembro 1979(nun 1979-09-03) en Marseille) estas franca kantistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Melissa naskiĝas en Marseille, de forestanta patro, kiun ŝi konos nur malfrue kaj malbone. En lernejo, ŝia soleca kaj revema temperamento, krom ŝiaj bonaj rezultoj, apartigas ŝin de la aliaj. Sen geamikoj, ŝi kreas propran mondon, inventas al ŝi imagitajn amikojn, kaj naŭ-jara decidas fariĝi aktorino, malgraŭ la mokkrioj de siaj kunuloj.

Ŝi ekpaŝas sur scenejon jam dektri-jara kaj, ne neeltenante ŝian voĉon, ŝia patrino konsilas al ŝi ĉeesti kanto-kurson du jarojn poste.

Kiam ŝi estas dekses-jara, ŝi transloĝiĝas al Parizo kaj jaron poste finstudas sciencan bakalaŭron kun mencio en gimnazio Louis-Le-Grand. Malgraŭ tio, ŝi forlasas studadon ĉiam sorbata en siaj revoj fariĝi aktorino. Ne sukcesante atingi ion interesan, ŝi daŭre lernas, la hispanan, la anglan, pianoludon, buŝharmonikon, ŝi verkas etajn scenarojn kaj legas pecojn de moderna teatro (Jean Anouilh, Obaldia, Jean-Paul Sartre, Jean Cocteau, Arthur Miller...).

Ĉiam sola, daŭre preferante sian imagitan mondon al amuzoj en noktokluboj kaj aliaj festoj, ŝia irado atingas turnopunkton iun vesperon de novembro 1998, kiam ŝia agento renkontigas ŝin kun André Téchiné dum vespermanĝo. Sed la vespero ne disvolviĝas kiel atendite: kiel ŝi mem skribas, "vespero pasas sed ne pasas kurento"; ĝis la alveno, ĉirkaŭ noktomezo, de François Bernheim. Muzik-komponanto... unuavide nenio interesa por estonta komediistino.

Tamen, ĉarmita per la virin-infana voĉo de Melissa, "miksaĵo de insolento kaj malforto", François Bernheim volas aŭdi ŝin kanti. Li ekinsistas kaj Melissa akceptas kelkajn provojn. Helpate de sia patrino, ŝi verkas sian unuan kanzonon: "Papa m'aime pas" (Paĉjo ne amas min), rilate al sia infaneco. Sinsekvas kvin aliaj kanzonoj kaj ekde tiam Melissa ekkonsideras fariĝi konata en tiu medio. Ŝi ekprenas la nomon de Melissa Mars, per referenco al planedo Marso pro ŝia revema temperamento, ekster la mondo, kaj la etoso de ŝiaj elvenantaj kanzonoj.

Sed ŝi ne tute forlasas la medion de komedio, kaj ekludas kelkajn rolojn en filmoj. Ŝia unua albumo "Et Alors !" (Nu, Do!) aperinta la 31-an de marto 2003 signas la veran debuton de ŝia kariero. Tuj, oni komparas ŝin kun Mylène Farmer pro la kvalito de ŝiaj tekstoj, eĉ kun Alizée pro ŝia "Lolita" aspekto. Tiuj komparoj montriĝas vanaj, kaj Melissa Mars mem refutas ilin. Tamen rimarkindas ke, kiel Mylène Farmer, Melissa scias trudi propran, apartan universon ekde sia unua albumo, tuj logante fidelan publikon. Tamen, nek la unua, nek la dua albumo "La Reine des Abeilles" (Abel-Reĝino) fariĝas publikaj sukcesoj.

Per sia duopo kun Lara Fabian "Les Homéricains" (la Usonhomoj) en 2005, kaj ĉefe dank'al sia duopo kun Pascal Obispo "1980" en 2006, Melissa estas amase disaŭdigata en radio kaj televido, kaj pligrandigas sian aŭdantaron.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2003: Et Alors ! (Nu do!)
  • 2005: La Reine des Abeilles (Abel-Reĝino)
  • 2006: La Reine des Abeilles (Abel-Reĝino) (2-a, ampleksigita eldono)
  • 2007: A la recherche de l'amour perdu (Priserĉante perditan amon)
  • 2009: Mozart, l'opéra rock (Mozart, rok-opero)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2003: Papa M'Aime Pas (Paĉjo ne amas min)
  • 2006: 1980 (duope kun Pascal Obispo)
  • 2012: Tweet N' Roll

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Muzikalo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]