Montpreveyres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mellette)
Montpreveyres
Blazono de Montpreveyres
Blazono de Montpreveyres
Blazono de Montpreveyres
Montpreveyres
Montpreveyres
Montpreveyres
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 34′ 57″ N 6° 44′ 35″ O / 46.58250 °N, 6.74306 °O / 46.58250; 6.74306 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 57″ N 6° 44′ 35″ O / 46.58250 °N, 6.74306 °O / 46.58250; 6.74306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 531
Areo 4,10 km²
Alteco 787 m super marnivelo
Poŝtkodo 1081
Komunumkodo 5792
Mapo de Montpreveyres
Mapo de Montpreveyres
Mapo de Montpreveyres
vdr

Montpreveyres estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 531 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montpreveyres situas en la Vaŭda Mezlando sur la orienta flanko de la altebenjaxo Jorat. La komunumo konsistas el la vilaĝo Montpreveyres kaj la setlejo Mellette, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,10 km², de kiuj 49,4% estas kovritaj de arbaro, 41,1% servas por agrikulturo kaj 9,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montpreveyres limas en nordnordokcidento al Corcelles-le-Jorat, en nordo alRopraz, en nordnordoriento al Carrouge, en nordoriento al Mézières, en sudoriento al Servion, en sudo al Savigny, en sudokcidento al Laŭzano, kaj en nordokcidento al Froideville.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Montpreveyres pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Laŭzano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Montpreveyres datiĝas el la jaro 1154 kiel Monteproverio. Dum mezepoko la Pirorejo Montpreveyres servis kiel haltejo apud la granda vojo inter Laŭzano kaj Moudon findita de la Abatejo Granda Sankt-Bernardo. Sub la berna regado ek de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Montpreveyres estis unu el la 7 subvoktejo de la berna Voktejo Moudon. Ek de 1798 ĝis 2006 Montpreveyres apartenis al la Distrikto Oron, nun ĝi estas komunumo de la Distrikto Lavaux-Oron.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]