Membrana transiga proteino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Membrana transiga proteino, aŭ simple transigilo, estas membran-proteino kiu movas jonojnmolekulojn trans biologia membrano. Transigilo povas neaktive faciligi difuzon de substancoj trans membrano aŭ aktive transigi ilin.[1]

Oni povas apartigi transigilojn al kanaloj kaj portistoj. Kanalo estas malferma ĉe ambaŭ eniroj samtempe, kaj povas nur faciligi difuzon. Portisto estas malferma ĉe aŭ ena eniro aŭ ekstera eniro, kaj ŝanĝiĝas inter la du statoj; ekzistas portistoj kiuj aktive transigas molekulojn kaj tiuj kiuj faciligas difuzon.

Faciligata difuzo[redakti | redakti fonton]

En difuzo, substancoj pasas tra la transigilo laŭ koncentriteca diferenco, moviĝantaj de la flanko kun alta koncentriteco al la malalta-koncentriteca flanko. Tiun metodon plej ofte ĝi uzas por jonoj aŭ polaraj molekuloj, ĉar ili tre malfacile difuzas tra la akvofobia membrano. La difuzo estas pasiva kaj do ne bezonas energion.

Aktiva transigado[redakti | redakti fonton]

Aktiva transigado povas transporti substancojn kontraŭ la koncentriteca diferenco, movanta ilin de la malalte-koncentrita flanko al la alte-koncentrita flanko. Tiu agado bezonas energion. En unua aktiva transigado, la transigilo uzas energion de ATF por movi substancojn. En dua aktiva transigadokuplata transigado, la energio venas de elektrokemia diferenco de aliaj jono/ŝarĝata molekulo; la pasiva difuzo de la ŝarĝata substanco povigas la transigadon de la alia substanco.

Vortdeveno[redakti | redakti fonton]

"Membrana transiga proteino" kaj "transigilo" estas proponita por ĉi tiu Vikipedia artikolo, devenaj de la angla membrane transport protein kaj transporter.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stillwell W. (2016). Membrane Transport. An Introduction to Biological Membranes, pp. 423–451. https://doi.org/10.1016/B978-0-444-63772-7.00019-1