Membroŝtatoj de UNESKO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  •  Membroŝtatoj de UNESKO
  •  Dependa teritorio kun aparta NOK de Membroŝtatoj de UNESKO
  •  Asociitaj membroj de UNESKO
  •  Observantoj de UNESKO
  • Membroŝtatoj de UNESKO: ĝis januaro 2020, membroj de Unesko inkluzivas 193 membroŝtatojn kaj 11 asociitajn membrojn.[1] Iuj membroj havas pliajn Naciajn Organizajn Komitatojn (NOK) por iuj el siaj dependaj teritorioj.[2] La asociitaj membroj estas ne sendependaj ŝtatoj.

    Tri membroŝtatoj de Unesko ne estas Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj: Kukinsuloj, Niuo, kaj Palestino (Palestino estas ne-membro observanta ŝtato de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj ekde la 29-a de novembro 2012), dum tri membroŝtatoj de UN (Israelo, Liĥtenŝtejno, Usono) ne estas membroj de Unesko. Usono kaj Israelo estis membroj, sed foriris la 31-an de decembro 2018 asertante, ke la organizo havas kontraŭ-israelan sintenon.[3]

    Kosovo estis aprobita por membriĝo de la plenuma estraro de Unesko en 2015,[4] sed la propono ne ricevis la necesajn 2/3 favorajn voĉdonojn en la ĝenerala konferenco.[5]

    Membroŝtatoj[redakti | redakti fonton]

    La 193 membroŝtatoj de Unesko, ĝis januaro 2019, kun la dato en kiu ili fariĝis membroj, estas:[6][7][1][2]

    Nuntempe  Liĥtenŝtejno ne estas membro de Unesko, sed ili havas NOK sub la membreco de Svislando.[2]

    Eksaj membroj[redakti | redakti fonton]

    Israelo kaj Usono ambaŭ retiriĝis asertante, ke la organizo havas kontraŭ-israelan sintenon.[3][11]

    Asociitaj membroj[redakti | redakti fonton]

    La 11 asociitaj membroj de Unesko kaj la dato en kiu ili fariĝis asociitaj membroj:[1]

    Observantoj[redakti | redakti fonton]

    Estas 2 Konstantaj Observantoj kaj 10 interregistaraj organizaĵoj kun Konstantaj Observaj Misioj al UNESKO.[12]

    Nemembraj Ŝtatoj [13]
    Unuoj[13]
    Interregistaraj organizaĵoj[13]

    Aldone, estas kontaktoficejo de la Universitato de la Unuiĝintaj Nacioj ĉe UNESKO.[14]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. 1,0 1,1 1,2 Oficiala retejo de Unesko: Listo de la 193 Membroŝtatoj (kaj la 11 Asociitaj Membroj) de Unesko kaj la dato en kiu ili fariĝis membroj (aŭ Asociitaj Membroj) de la Organizo, ekde la 1-a de januaro 2019
    2. 2,0 2,1 2,2 2,3 WADA. Summary update on Government progress to become a State Party to the UNESCO International Convention against Doping in Sport, p. 2. Arkivita el la originalo je 16 januaro 2013. Alirita 28 julio 2009.
    3. 3,0 3,1 3,2 3,3 TOVAH LAZAROFF. "ISRAEL, U.S. SLATED TO LEAVE UNESCO TODAY TO PROTEST ANTI-ISRAEL BIAS", 2018-12-31. Kontrolita 2018-12-31.
    4. Kosovo Moves Closer To UNESCO Membership. Radio Libera Eŭropo/Radio Libero (21 oktobro 2015). Alirita 21 oktobro 2015.
    5. Kosovo's UNESCO Membership Bid Fails (9 novembro 2015). Alirita 8 decembro 2015.
    6. UK Depositary Status List - Constitution of the United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization (UNESCO). Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj (aprilo 2016). Alirita 2017-10-15.
    7. Constitution of the United Nations Educational, Scientific and Cultural Organisation [as later amended]. Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj. Arkivita el la originalo je 4 marto 2016. Alirita 2017-10-15.
    8. General Conference admits Palestine as UNESCO Member. UNESCO (31 oktobro 2011). Alirita 25 October 2017.
    9. UNESKO. UNESCO - Singapore - official relations. Arkivita el la originalo je 27 majo 2012. Alirita 1 novembro 2011.
    10. UNESKO. South Sudan – United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 19 aŭgusto 2013.
    11. Nauert, Heather. The United States Withdraws From UNESCO. Usona Departemento de Ŝtato (12 oktobro 2017). Alirita 25 oktobro 2017.
    12. UNESKO. UNESCO Permanent delegations. Alirita 1 novenbro 2011.
    13. 13,0 13,1 13,2 UNESKO. Directory of Permanenent Delegations and Permanent Observer Missions to UNESCO. Alirita 1 novembro 2011.
    14. UNESKO. Directory of Permanent Delegations to UNESCO. Alirita 1 novembro 2011.

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. Antaŭe kiel "Ĉeĥa Respubliko".
    2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Iuj el la dependaj teritorioj de Ĉinio, Danio, Nederlando, Nov-Zelando, Unuiĝinta Reĝlando estas asocaj membroj de Unesko.
    3. Membreco estis fondita kiel Tajvano Respubliko Ĉinio ĝis 1971.
    4. 4,0 4,1 La antaŭa Socialisma federacia respubliko Jugoslavio (SFRY) fariĝis membroŝtato la 31-an de marto 1950. La partopreno de Jugoslavio en kunvenoj de estraroj kaj konferencoj de Unesko estis suspendita post la Rezolucio 47/1 adoptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 22-an de septembro 1992, kiu deklaris ke la Federacia Respubliko Jugoslavio (Serbio kaj Montenegro) ne povis daŭrigi aŭtomate la membrecon de la eksa SFRY. Sekve, Federacia Respubliko Jugoslavio, kiu fariĝis membroŝtato la 20-an de decembro 2000, ne povis aŭtomate sukcedi la antaŭan SFRY kiel membro de la organizo. Post la adopto de la Konstitucia Ĉarto de Serbio kaj Montenegro fare de la Asembleo de la Federacia Respubliko Jugoslavio la 4-an de februaro 2003, la nomo de la ŝtato de la Federacia Respubliko Jugoslavio estis ŝanĝita al "Serbio kaj Montenegro". Plue al la Sendependeca Deklaro adoptita de la Parlamento de Montenegro la 3-an de junio 2006, Unesko estis informita, ke la membreco de la Ŝtata Unio Serbio kaj Montenegro en Unesko estas daŭrigita de la Serba Respubliko surbaze de Artikolo 60 de la Konstitucia Ĉarto de Serbio kaj Montenegro.
    5. Niuo ne havas establitan Nacian Organizan Komitaton.[2]
    6. Kiel "Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio" antaŭ 2019.
    7. La 31-an de oktobro 2011, la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo agnoskis Palestinon kiel membroŝtaton de Unesko, kun 107 voĉoj favoraj al akcepto kaj 14 voĉoj kontraŭ, kun 52 sindetenoj (plimulto de du trionoj da favoraj voĉdonoj de membroŝtatoj estas necesa). La decido ekvalidis la 23-an de novembro 2011 kiam Palestino ratifis la konstitucion de Unesko.[8]
    8. Antaŭe membroŝtato de la 11-a de marto 1965 ĝis la 31-a de decembro 1972.
    9. Membreco estis fondita kiel Sovetunio Sovetunio ĝis 1991.
    10. Antaŭe membroŝtato de la 28-a de oktobro 1965 ĝis la 31-a de decembro 1985.[9]
    11. Antaŭe membroŝtato de la 4-a de novembro 1946 (fonda membro) ĝis la 31-a de decembro 1956.
    12. Kiel Svazilando antaŭ 2018.
    13. Antaŭe membroŝtato de la 4-a de novembro 1946 (fonda membro) ĝis la 31-a de decembro 1985.
    14. 14,0 14,1 La Nederlandaj Antiloj fariĝis asociita membro de Unesko la 26-an de oktobro 1983. Dimanĉe la 10an de oktobro 2010 ekfunkciis nova statuso de Nederlandaj Antiloj ene de Nederlanda Regno, per kiu la landstatuso nederlande land de Nederlandaj Antiloj ĉesis ekzisti. Sub la nova statuso, Kuracao kaj Sint-Maarten fariĝas landoj (ĝuante internan memregadon ene de la Regno), aldoniĝante al Arubo, kiu akiris similan statuson en 1986. Bonero, Sint Eustatius kaj Saba fariĝis parto de la lando "Nederlando". Nederlando konservas respondecon pri ekz. defendo kaj ekstera politiko.
    15. Kiel Makao antaŭ 1999.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Fonto[redakti | redakti fonton]

    En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Member states of UNESCO en la angla Vikipedio.