Saltu al enhavo

Membro de la Reĝa Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Membro aŭ kunulo (aŭ simple ulo, angle fellow, kun postnomaj literoj (FRS, ForMemRS kaj HonFRS) de la Reĝa Societo estas honoro aljuĝita al individuoj, kiuj, laŭ la opinio de la Reĝa Societo, faris "signifan kontribuon al la progreso de scienca scio, inkluzive de matematiko, inĝenierarto kaj medicino." [1]

La membroj, aŭ uloj, estas 1240 laŭ nombro, kaj rajtas meti la literojn FRS post siaj nomoj. La membroj estas elektitaj el inter sciencistoj en Britio, Irlando aŭ landoj de la Brita Komunumo de Nacioj. Eminentaj sciencistoj el aliaj landoj povas esti elektitaj al unu el la 125 seĝoj por eksterlandaj membroj (ForMemRS) .

Ĝis 52 novaj membroj estas elektitaj ĉiujare de la nunaj membroj per voĉdonado. Ĝis 10 novaj sciencistoj el aliaj landoj estas nomumitaj kiel eksterlandaj membroj ĉiujare.

Ekzistas la jenaj specoj de kunecoj:

  • Ulo de la Reĝa Societo (FRS)
  • Eksterlanda Membro de la Reĝa Societo (ForMemRS) por eksterlandaj membroj
  • Honora Ulo de la Reĝa Societo (HonFRS), antaŭe Statuto 12 Fellowship, estas la honora membreco de la Reĝa Societo por personoj, kiuj faris elstarajn servojn al scienco sen la formalaj postuloj.
  • Reĝaj Uloj de la Reĝa Societo por membroj de la reĝa familio

Uloj inkluzivas la titolon kiel sufikson al sia nomo, ekz.: Siro Alec Jeffreys FRS (Ulo de la Reĝa Societo).

La kunularo de la Reĝa Societo estis priskribita de The Guardian kiel "la ekvivalento de honora Oskaro pro eminenta servo". Multaj fontoj kovras la elekton de novaj uloj ĉiujare.

Aktuale en 2020, estis proksimume 8 000 uloj. Nuntempe, estas proksimume 1 700 vivantaj uloj.

Membreco en la societo, la plej malnova konata kaj kontinue ekzistanta scienca akademio, estas granda honoro. Tra la historio de la Reĝa Societo, ĝi estis aljuĝita al multaj eminentaj sciencistoj, inkluzive de Isaac Newton (1672), Charles Darwin (1839), Michael Faraday (1824), Ernest Rutherford (1903), Srinivasa Ramanujan (1918), Albert Einstein (1921), Winston Churchill (1941), Subrahmanyan Chandrasekhar (1944), Dorothy Hodgkin (1947), Alan Turing (1951), Lise Meitner (1955) kaj Francis Crick (1959). Inter la pli postaj membroj estis Stephen Hawking (1974), Timothy Hunt (1991), Elizabeth Blackburn (1992), Tim Berners-Lee (2001), Venkatraman Ramakrishnan (2003), Atta-ur-Rahman (2006) Andre Geim (2007), James Dyson (2015), Ajay Kumar Sood (2015), Subhash Khot (2017), Elon Musk (2018) kaj ĉirkaŭ 8 000 aliaj, inkluzive de pli ol 280 Nobel-premiitoj ekde 1900. En oktobro 2018, ekzistis proksimume 1 689 vivantaj plenaj, eksterlandaj kaj honoraj membroj, el kiuj pli ol 60 estas Nobel-premiitoj.

La unuaj virinoj, kiuj ricevis membrecon en la Reĝa Societo, estis (en 1945) la kristalografiistino Kathleen Lonsdale kaj la biokemiistino Marjory Stephenson.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Elections. Royal Society. Arkivita el la originalo je 2015-09-06.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]