Memfisa bluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partituro de "The Memphis Blues".

La Memfisa bluso estas stilo de blusa muziko kreita el la 1910-aj al la 1930-aj jaroj fare de muzikistoj en la areo de Memfiso, kiel Frank Stokes, Sleepy John Estes, Furry Lewis kaj Memphis Minnie. La stilo estis populara en vodevilo kaj medicinaj spektakloj (ĉarlatanoj) kaj estis asocia kun Beale Street, ĉefa distra areo en Memfiso; W. C. Handy, nome "Father of the Blues" (Patro de Bluso), publikigis la kanton "The Memphis Blues". En vortumado, tiu esprimo estis uzita por priskribi depriman farton.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Aldone al la gitar-bazita bluso, la kruĉobandoj, kiaj tiu de Gus Cannon nome Jug Stompers kaj la Memfisa Kruĉobando, estis tre popularaj praktikantoj de Memfisa bluso. La stilo de kruĉobandoj emfazis la danceblajn, sinkopajn ritmojn de frua ĵazo kaj uzis ampleksan gamon de aliaj popolmuzikaj stiloj. Ĝi estis ludita per simplaj, foje hejmfaritaj, instrumentoj kiaj harmonikoj, violonoj, mandolinoj, banĝoj, kaj gitaroj, akompanataj de lavtabuloj, zumiloj, buŝharpoj kaj kruĉoj blovitaj por anstataŭi la bason.

Elektra bluso[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektra bluso.

Post la Dua Mondmilito, ĉar afrik-usonanoj lasis la zonon de la Misisipa Delto kaj aliajn malriĉajn areojn de Suda Usono por aliri al urbaj areoj, multaj muzikistoj venis al la blusa scenejo de Memfiso, kaj ŝangis la klasikan sonstilon de la Memfisa bluso. Muzikistoj kiaj Howlin' Wolf, Willie Nix, Ike Turner, kaj B.B.King ludis ĉe Beale Street kaj en Okcidenta Memfiso kaj registris kelkajn el la diskoj de klasika elektra bluso, ritmenbluso kaj rokenrolo por markoj kiaj tiu de Sam Phillips nome Sun Records. Sun registris muzikpecojn de Howlin' Wolf (antaŭ li translokiĝis al Ĉikago), Willie Nix, Ike Turner, B.B.King kaj aliaj.[2] Elektra Memfisa bluso montris "eksplodan, disformitan elektran gitarludadon, ŝtormecan tamburadon, kaj ardajn, deklamecajn voĉojn."[3] Muzikistoj ofte asociitaj kun Sun Records estis Joe Hill Louis, Willie Johnson kaj Pat Hare.[4][5]

Memfisblusajn muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bolden, Tony (2004). Afro-Blue: Improvisations in African American Poetry and Culture. University of Illinois Press. ISBN 978-0-252-02874-8.
  2. Broven, John (2009). Record Makers and Breakers: Voices of the Independent Rock ʹnʹ Roll Pioneers. University of Illinois Press. pp. 149–154.
  3. Electric Memphis Blues Music Genre Overview. AllMusic. Alirita 2016-10-21.
  4. Palmer, Robert (1992). "Church of the Sonic Guitar", pp. 13–38 in Anthony DeCurtis, Present Tense. Duke University Press. pp. 24–27. (ISBN 0-8223-1265-4).
  5. DeCurtis, Anthony. (1992) Present Tense: Rock & Roll and Culture, 4‑a eldono, Durham, N.C.: Duke University Press. ISBN 0822312654. “His first venture, the Phillips label, issued only one known release, and it was one of the loudest, most overdriven, and distorted guitar stomps ever recorded, 'Boogie in the Park' by Memphis one-man-band Joe Hill Louis, who cranked his guitar while sitting and banging at a rudimentary drum kit.”.