Memkonscio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Memkonscio estas la kapacito por introspekto kaj la kapablo rekoni sin kiel individua aparta de la medio kaj aliaj individuoj.[1] Ĝi estas malsama al konscio en la signifo de subjektiveco. Dum konscio estas konscia pri onies medio kaj korpo kaj vivstilo, memkonscio estas la rekono de tiu konscio.[2] Memkonscio estas kiel individuo konscie scias kaj komprenas sian proprajn karakteron, sentojn, motivojn kaj dezirojn. Estas du grandaj kategorioj de memkonscio: nome interna kaj ekstera memkonscio.[3]

Eksperimento per spegulo estas simpla mezuro de memkonscio.

Studoj estis faritaj ĉefe pri primatoj por testi ĉu estas memkonscio. Grandsimioj, simioj, elefantoj kaj delfinoj estis studitaj plej ofte. La plej rimarkindaj studoj ĝis nun kiuj reprezentas memkonscion en animaloj estis faritaj pri ĉimpanzoj, delfinoj kaj pigoj. Memkonscio en animaloj estas testita pere de mem-rekono en spegulo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Self-awareness - Definition of Self-awareness by Merriam-Webster". Alirita la 6an de januaro 2020.
  2. Jabr, Ferris (2012). "Self-Awareness with a Simple Brain". Scientific American Mind. 23 (5): 28–29. doi:10.1038/scientificamericanmind1112-28.
  3. "What Self-Awareness Really Is (and How to Cultivate It)". Harvard Business Review. 4a de januaro, 2018.