Memlernanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonardo da Vinci estas unu el plej rekoneblaj memlernantoj

Aŭtodidaktismo (esperantigite memlernado) estas la akiro de edukado en maniero kiu estas sendepende aŭ duonsendepende. Dum la historio, kelkaj aŭtodidaktoj ne akiris ajnan formalan edukon aŭ nur akiris mezlernejan edukon.

Kun la evoluo de la akademio, aŭtodidakta lernado en sia klasika formo, iĝis problema en la scienca diskurso, en socio, kaj en la leĝo. Nuntempe, memlernado por la celo de edukado okazas ĉefe formale, kaj estas kutime farita en la studkadro de malfermaj universitatoj [1], per metodo de dedistanca edukado, kiu estas aŭtodidakta laŭ sia naturo. La lernado mem ĉe tia institucio estas karakterizita per pruvo de scio, kaj disponigas edukan akrediton pere de laŭleĝan atestilon.

Memlernanto (aŭ meminstruantoaŭtodidakto) estas homo, kiu instruas sin mem per objekta lern-materialo, sen lernejo aŭ instruantoj. Oni povas esti memlernanto pri unuopa fako, aŭ ĝenerala memlernanto; ĉar ne eblas ke oni mem instruas al si ĉion dekomence sen antaŭe esti instruita de aliaj, oni kutime difinas ĝeneralan memlernanton kiel iun, kiu meminstrue akiris grandan parton de sia scio.

Aplikate al iu persono, la vorto povas esprimi certan respekton pro malfacile atingitaj kapabloj, sed ankaŭ certan malfidon, ĉu la akiritaj kapabloj estas samkvalitaj kiel lerneje akiritaj. Al ĉi-lasta nuanco ekzemple tendencas la novelo "La Naŭzo" de Sartro, en kiu rolas homo nomata nur "La Memlernanto"; tiu akiras sian klerecon trastudante laŭalfabete ĉiujn librojn de publika biblioteko.

Multaj esperantistoj lernis la bazojn de Esperanto meminstrue. Tamen tiuj, kiuj iĝas aktivaj esperantistoj, ja poste plibonigas sian scion de Esperanto per uzado, tiel ke ilia Esperanta scio ne estas tute meminstruita. Ĉe aliaj lingvoj lernataj fremdlingve, la nombro de homoj, kiuj meminstrue lernis la bazon de la lingvo, estas malpli granda ol ĉe Esperanto - verŝajne ĉefe ĉar aliaj lingvoj estas pli ofte instruataj en lernejoj kaj kursoj, sed eble ankaŭ pro la relativa facileco de Esperanto kompare al aliaj lingvoj.

Famaj memlernintoj[redakti | redakti fonton]

Famaj homoj, kiuj estis memlernintoj pri sia profesia fako aŭ ĝeneralaj memlernintoj estis interalie

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam ne necesas, ke la pruvo de scio de la aŭtodidakto estos farita en tia universitato

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]