Memordomo pri suprasilezia judaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memordomo pri suprasilezia judaro
funeral parlour
Lando Pollando vd
Situo Gliwice
Situo
Geografia situo 50° 18′ 11″ N, 18° 41′ 37″ O (mapo)50.30317518.693496Koordinatoj: 50° 18′ 11″ N, 18° 41′ 37″ O (mapo)
Memordomo pri suprasilezia judaro (Germanio)
Memordomo pri suprasilezia judaro (Germanio)
DEC
Memordomo pri suprasilezia judaro
Memordomo pri suprasilezia judaro
Situo de Memordomo pri suprasilezia judaro
Map
Memordomo pri suprasilezia judaro
vdr
La juda memordomo en eksa tombeja halegaro en Glivico

La Memordomo pri suprasileziaj judoj (pole: Dom Pamięci Żydów Górnośląskich) troviĝas en Glivico, Pollando, strato Ks. Józefa Poniateoskiego 14. Ĝi plenigas la longan mankon pri dokumentado de judoj el la malsuprasilezia regiono.

Historio de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Temas pri eksa funebra salonego konstruita en 1902-03 apud la Nova juda tombejo laŭ planoj de la fama viena arkitekto Max Fleischer fare de la firmao glivica de Julius Scheer. Solena malfermo okazis en la 15-a de novembro 1903. La tuto estas tripartita: centra reprezenta preĝejhalo kun rekta elirejo tombejen, kadavrejo por la preparo de la mortintoj, loĝejo de la tombejistoj.

Ĝis 1939 kaj tombejo kaj la apudtombejaj konstruaĵoj funkciis laŭcele. Dum la Dua mondmilito la konstruaĵoj utiligitis armee kio malhelpis ilian detruon. Post la milito la tuto denove plenumis sian rolon sed pro pli kaj pli malofta uzo ekkadukiĝis. Deklarite monumentprotektindaj en 2003 la aĵoj transdonitis al la urbo Glivico fare de la juda komunumo en 2007. En 2012 deciditis restaŭrado kaj uzo muzea respektive dokumentada.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Unua celo estas la prezentado de juda vivo el Supra Silezio. Pro historiaj landlimaj ŝanĝoj tio ĝis nun en polaj judaj muzeoj ne sufiĉe profunde fariĝas. Krome intencatas perado de interreligia konatiĝo kaj (historia) prezentado de bunta ensilezia loĝantaro laŭ religioj, klasoj, etnioj. Daŭra ekspozicio preparatas. Precipe infanoj kaj junuloj ankaŭ informatu pri historiaj faktoj. Certe ankaŭ religiaj aspektoj pri morto kaj rilato al Dio ne neglektatas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]