Memorhelpilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ok planedoj de la Suno: 1 Merkuro, 2 Venuso, 3 Tero, 4 Marso, 5 Jupitero, 6 Saturno, 7 Urano, 8 Neptuno. La grandecoj estas montritaj iom akurate, sed ne la distancoj.

MemorhelpiloMnemonikaĵo estas vortofrazo aŭ alia maniero por pli bone memori la sinsekvon de ia serio.

Ekzemple por memori la planedojn de nia sunsistemo, kaj ilian sinsekvon ekde la suno, oni povas parkere lerni la frazon:

Mil verdulaj tirolanoj marŝas jodlante sur unika naturvojo.

Per la komemecliteroj de la vortoj oni facile povas memori la planedojn: Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno. (Ekde 2006 Plutono ne plu apartenas al tiuj planedoj).

Por memori la sinsekvon de la koloroj de Ĉielarko oni povas uzi la frazon:

Ruza oriolo fajfas volonte bizaran intrigan violonkonĉerton. (Ruĝa, Oranĝa, Flava, Verda, Blua, Indiga, Viola)

Por memori kie oni komence metu la damon dum ŝakludo oni uzas la memorhelpilon "Metu la damon sur sian koloron."

Por memori la sinsekvon (de okcidento al oriento) de la loĝataj Nederlandaj vadinsuloj :

La memorhelpilo estas: TV-TAS' (Televido Taso)

Kiel memorhelpilo oni foje faras nodon en la naztuko.

En la germana kaj nederlanda lingvoj la nomo por tia helpilo estas Azenpont(et)o. Verŝajne ĉar azeno nur bezonas randeton por rapide iri al ĝia destino, breto super fosaĵo jam sufiĉas. La vorto jam ekzistis en la latina skolastiko dum la mezepokoj (pons asinorum).

Konata vida memoraĵo estas la uzo de la palmoj por memori la longon de la monatoj de la jaro en la gregoria kalendaro. Elstara fingrartiko,, signifas longan 31-tagan monaton. En kontrasto, la kaveto inter la fingrobazartikoj estas kalkulita kiel mallonga monato.
Koloroj de la ĉielarko
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
La elira pozicio de ŝakludo
Naztuko kun nodo

Metodoj[redakti | redakti fonton]