Memorial
"Memorial" (ruse: Мемориал) estas internacia historia kaj rajt-defendanta asocio, kiu funkcias en multaj eksaj Sovetuniaj landoj. Ĝiaj celoj, listitaj en ĝia statuto, estas jenaj:
- Disvastigi maturan civitanan socion kaj demokration surbaze de rego de leĝo kaj tiel eviti revenon de totalismo.
- Asisti formiĝon de publika opinio surbase de la valoroj de demokratio kaj leĝo, neniigi totalismajn stereotipojn kaj establi homajn rajtojn en praktika politiko kaj en publika vivo
- Helpi disvastigi la veron pri historia pasinteco kaj rememori la viktimojn de politikaj reprezalioj, fare de totalismaj reĝimoj.
La asocio estis oficie fondita dum konferenco en 19-a de aprilo 1992, kies iniciatintoj interalie estis Andrej Saĥarov kaj Jevgenij Jevtuŝenko, kvankam vere ĝi komencis funkcii jam en la 80-aj jaroj dum komenco de Perestrojko kaj Glasnost. Post disfalo de Sovetunio ĉeloj de la asocio estas en Rusio (ekzemple organizaĵo en Kotlas, gvidata de Irina Dubrovin), Ukrainio, Kazaĥstano, Latvio kaj Kartvelio.
La plena oficiala nomo de la organizaĵo estas Internacia Volontula Publika Organizaĵo "Memorial: Historia, Kleriga, Homarajta kaj Bonfara Socio".
En 2004 Memorial estis unu el kvar ricevintoj de la Premio de ĝusta vivo, kiun kelkaj nomas alternativa Nobelpremio, por laboro pri raportado de rompoj de homaj rajtoj fare de Rusio kaj aliaj eksaj sovetaj ŝtatoj.[1]. Laŭ vortoj de ĵurio de la premio "...por montro, en tre malfacilaj kondiĉoj, ke la historio estu firmigata kaj komprenata kaj homaj rajtoj estimataj ĉie, se konstantaj solvoj por heredaĵo de la pasinto devas esti atingitaj". Ankaŭ distingita de pluraj institucioj kiel la Saĥarov-Premio.
Aktivecoj[redakti | redakti fonton]
Memorial organizas asiston, leĝan kaj financan por viktimoj de gulagoj, esploras historion de politikaj reprezalioj kaj publikigas la malkovrojn per libroj, artikoloj, ekspozicioj, muzeoj kaj retpaĝaroj.
Pro instigo de la asocio en 30-a de oktobro 1990 la Memorialo por Viktimoj de Gulag (simpla ŝtono de Solovecaj insuloj, kie estis la unua kaj plej fama politika koncentrejo en Sovetunio) estas erektita en Lubjanka apud ĉefsidejo de KGB en Moskvo, tre proksime al la Fera Feliks (monumento de fondinto de KGB Feliks Dzerĵinskij, kiu poste estas forigita en aŭgusto 1991).
En 1991 la Supera Soveto de RSFSR oficiale agnoskis la tagon de 30-a de oktobro kiel Tago de rememoro de viktimoj de politika reprezalio. Krome, Memorial klopodis pasigi la Leĝon por rehabilito de viktimoj de politika reprezalio. Ĝi pasis en 1991.
En 1994 la asocio subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun pola KARTA-Centro.
Memorial ankaŭ helpas al individuoj trovi informojn pri politike persekutitaj familianoj kaj parencoj. En 2005 Memorial havis datumazon de ĉ. 1 300 000 nomoj de tiaj personoj[2].
Memorial havas sidejon en Ĉeĉenio kiu observas aktivecon de rusiaj okupantaj trupoj. Ĝi estas ofte atakita fare de la ŝtatistoj.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Nanci Adler, Victims of Soviet terror: the story of the Memorial movement, Praeger 1993, ISBN 0275945022.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- stalinismo
- Granda teroro
- masakro de Katin
- holodomoro
- Natalia Estemirova
- Sergej Kovalov
- Irina Ŝĉerbakova
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Reta paĝo de la Asocio, ruse
- Memorial retejo, angle
- Libro de remomoro de viktimoj de politika reprezalio en Astraĥana Oblasto (ruse), listo de ĉ. 10955 homoj persekutuaj en Astraĥana Oblasto en 1918-1986.
- Memorial-Italia, establita la 20-an de aprilo 2004