Memorigloko Albert Schweitzer (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La monumento kaj la renkontiĝloko en Weimar en aŭgusto de 1989.

La Memorigloko Albert Schweitzer (germane: Albert-Schweitzer-Gedenk- und Begegnungsstätte) troviĝas en Vajmaro, Kegelplatz nr 4.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vajmaro estas urbo tre ligita al la pensado de Albert Schweitzer danke al la agado de Goethe, Bach, Nietzsche kaj Schopenhauer. Laŭ la muzeoprojektintoj ĝi estas la urbo, kie Schweitzer spirite devus ricevi ne malgrandparte sian humanisman konvinkon kaj kiu ĉeestegas en lia etiko pri Respekto antaŭ la vivo. Pro tio en la 1984-a jaro instalitis en la domo de la verkisto Johann Karl August Musäus renkontiĝcentro. La domo mem estas malfrubaroka konstruaĵo. Alia spirita fonto de la kuracisto kaj teologo estas memkompreneble la kristanismo.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

En 2001 nova ekspozicio malfermitis al la publiko. Studentoj de la loka Bauhaus-altlernejo (Fakultato pri komunikiloj) estis projektinta tute novan koncepton. Jen la partoj de la hodiaŭaj kolektoj:

  • biografio de Schweitzer en konekto historia
  • la praarbara hospitalo de 1913-65 (kronike)
  • unu tago en la malsanulejo
  • la etikaj kernopunktoj de la pensado de Schweitzer
  • la radikoj de liaj ideoj
  • Schweitzer kiel muzikisto
  • biografio de Helene Schweitzer
  • aktualaj informoj pri la hospitalo en Afriko

Modernaj iloj aktivigas la vizitantojn. Angulo kun libroj invitas al pliprofundigo de la konoj. Filmetoj kompletigas la biografion, informas pri la nuna stato de la hospitalo en Lambaréné (Gabono) kaj prezentas la subtenadan amikaran rondon Albert-Schweitzer-Komitee e.V..

Pruntedonitaĵoj el muzeoj el Leipzig kaj Merseburg disvastigas afrikan etoson.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 169-170

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]