Memortago pri viktimoj de la genocido de armenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Memortago pri viktimoj de la genocido de armenoj (armene Եղեռնի զոհերի հիշատակի օր) − armena nacia festo celebrata ĉiujare la 24-an de aprilo en Armenio kaj en pluraj centroj de la armena diasporo en la tuta mondo, ankaŭ en Pollando. Ĝi devas rememorigi Armenan Genocidon el la jaroj 1915-1923 kaj ties viktimojn. En Erevano, ĉefurbo ede Armenio, centoj da miloj de personoj alvenas ĉi tiun tagon al la monumenta Cicernakaberdo, por meti florojn antaŭ la eterna fajro.

La 24-an de aprilo 1915 estas dato de unua amasa deporto de ĉ. 800 armenajn gvidantojn kaj intelektuloj el Istanbulo, ĉefurbo de Otomana Imperio, kie armena malplimulto loĝis de jarcentoj. Plimulto da ili estis baldaŭ murdita, kio estis enkonduko al plirapidigo de persekutoj, kiuj kondukis al morto de milionoj de armenoj sur teritorio de la hodiaŭa Turkio.

Internacia agnosko fare de ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

En 1988, sovetia Armenio formale adoptis la 24-an de aprilo kiel publikan tagon de memorfesto.[1]

En 2015, la parlamento de Kanado unuanime pasigis Akto M-587, markante aprilon kiel monato de genocida memoro, kondamno kaj prevento kaj nomumante la 24-an de aprilo kiel memoria tago de la armena genocido.

En 2019, Francio markis sian unuan nacian memorceremonion de la genocido, kun franca prezidanto Emmanuel Macron deklaranta 24 aprilon "nacia tago de memoro de la armena genocido", plenumante kampanjopromeson.

En 2021, usona prezidanto Joe Biden rekonis la genocidon la 24 an de aprilo, plenumante kampanjopromeson.

Memorigo pere de kanonizo[redakti | redakti fonton]

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Simbola neforgesumino - viola kaj samtempe blua - estas memorsigno pri la tragedio, kaj ankaŭ pri kuraĝo, gloro kaj kredo de la armenaj martiroj el la jaroj 1915-1917, kiuj pereis pro la patrio kaj kristana kredo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bloxham, Donald (28 April 2005). The Great Game of Genocide: Imperialism, Nationalism, and the Destruction of the Ottoman Armenians. Oxford University Press. p. Google Books PT10. ISBN 978-0-19-150044-2.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Gunter, Armenian History and the Question of Genocide, Palgrave Macmillan, 2011, 195 p. ISBN 9780230110595
  • Donald Bloxham, The Great Game of Genocide : Imperialism, Nationalism, and the Destruction of the Ottoman Armenians, Oxford University Press, 2005, ISBN 978-0-19-150044-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]