Memportretoj de Rembrandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto kiel Orienta Potenculo kun kriso, gravuraĵo, 1634. B18.
Brita Reĝa Kolekto, 1642.

Dekoj da memportretoj de Rembrandt estis grava parto de lia verkaro. Rembrandt kreis ĉirkaŭ centon de memportretoj kiel ĉirkaŭ kvar dek pentraĵoj, 31 gravuraĵoj kaj ĉirkaŭ sep desegnoj; kelkaj restas necertaj ĉu pri la identeco de la temo (ĉefe ĉe gravuraĵoj) aŭ la artisto (ĉefe ĉe pentraĵoj), aŭ pri la difino de portreto mem.[1]

Tiu estis enorme alta nombro ĉe ajna artisto, kaj ĉirkaŭ 10% de lia verkaro kaj en pentraĵoj kaj en gravuraĵoj. Kompare, la tre fekunda Rubens produktis nur sep memportretajn pentraĵojn.[2] La memportretoj konsistigas bildan taglibron de la artisto dum ĉirkaŭ kvar dek jaroj. Ili estis produktitaj laŭlonge de lia kariero je rapida ritmo,[3] sed estas laŭgrada ŝanĝo inter gravuraĵoj, pli multnombraj ĝis la 1630-aj jaroj, ĝis pentraĵoj, kiuj estas pli oftaj poste. Tamen, estas salto en pentraĵoj inter 1645 kaj 1652.[4] La lastaj tri gravuraĵoj estas de 1648,[5] ĉirkaŭ 1651,[6] kaj 1658,[7] dum li estis ankoraŭ pentrantaj portretojn en 1669, la jaron en kiu li mortis estante 63-jaraĝa.[8]

Iam ĉirkaŭ naŭ dek pentraĵoj estis kalkulitaj kiel memportretoj de Rembrandt, sed nun oni scias, ke liaj studentoj kopiis siajn memportretojn kiel parto de sia trejnado.[9] Nuntempaj fakuloj, ĉefe de la Rembrandt Research Project, malpliigis la kalkulon al ĉirkaŭ kvar dek pentraĵoj, kelkaj desegnoj kaj 31 gravuraĵoj, kio inkludas multajn el la plej rimarkindaj bildoj de la grupo.[3] La gravuraĵoj estis ĉefe neformalaj, ofte la nomitaj "tronies", nome skizoj de troigaj mienaj esprimoj aŭ portretoj en maskovestoj; en kelkaj el ili estas modo de antaŭ unu jarcento aŭ eĉ pli frue.[10] En aliaj li faras mienaĵojn. Liaj olepentraĵoj markas la progreson el iu junulo, tra la tre sukcesa portretisto de la 1630-aj jaroj, ĝis la tumultaj sed tre esprimivaj portretoj de lia maljuneco. Kune ili havigas rimarkindan klaran bildon de la homo, de lia aspekto kaj de lia psikologia aranĝo, kiel pruvas lia tre markita vizaĝo. Por Kenneth Clark, Rembrandt estas "kun la ebla escepto de Van Gogh, la nura artisto kiu faris la memportreton ĉefa rimedo de arta mem-esprimo, kaj li estas absolute la nura kiu faris memportretecon membiografio."[11]

Kvankam la populara interpretado estas ke tiuj bildoj reprezentas personan kaj enrigardan veturadon, certas ankaŭ ke ili estis pentritaj por kontentigi merkaton por memportretoj fare de elstaraj artistoj.[12] Kaj pentraĵoj kaj gravuraĵoj ŝajne estis ofte aĉetitaj de kolektantoj,[13] kaj kvankam kelkaj el la gravuraĵoj estas tre raraj, aliaj estis presitaj en konsiderindaj nombroj por la epoko. Neniu memportreto estis listigita en la fama inventario de 1656,[14] kaj nur kelkaj pentraĵoj restis en la familio post lia morto.[15]

La memportretoj de Rembrandt estis kreitaj de la artisto rigardante sin mem en spegulo,[16] kaj tiel la pentraĵoj kaj desegnoj malligas liajn verajn trajtojn. En la gravuraĵoj la presprocezo kreis inversan bildon, kaj la presaĵoj tiel montras Rembrandt en la sama orientigo kiel li montriĝis al siaj samtempuloj.[17] Tiu estas unu tialo kial la manoj estas kutime nemontritaj aŭ "nur supraĵe montritaj" en la pentraĵoj; ili estos en la "mala" flanko se pentritaj el la spegulo.[18] Referencoj al grandaj speguloj estas je variaj punktoj el la 1650-aj jaroj, kaj postaj portretoj inkludas kelkajn montrantajn lin pli longe ol antaŭe; ĉirkaŭ 80 cm estis la maksimuma alto por spegulo teknike ebla en la epoko de Rembrandt. Unu eble estis aĉetita ĉirkaŭ 1652 kaj poste vendita en 1656 kiam li ruiniĝis. En 1658 li petis sian filon Titus aranĝi la liveron de alia spegulo, kiu rompiĝis survoje hejmen.[16]

Memportretoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. White, 10, 83; Summary, XXV, XXVI: from XXV "Current surveys of Rembrandt's self-portraits usually include some 90 works".
  2. Summary, XXV
  3. 3,0 3,1 White, 10
  4. White, 184
  5. B22, White, 186–187
  6. B370, White, 189–190
  7. Not in Bartsch; White, 199–200
  8. Eble 4 en 1669, White, # 83–86
  9. White, 100; Summary, XXVIII
  10. White, 60–61, 67–72
  11. Clark, 11
  12. Van de Wetering, p. 290; Summary, XXV kaj sekvaj paĝoj.
  13. white, 51
  14. White, 28
  15. White, 51
  16. 16,0 16,1 White, 11–13
  17. White, 83, 162
  18. White, 12
  19. White, 200

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Clark, Kenneth, An Introduction to Rembrandt, 1978, London, John Murray/Readers Union, 1978
  • "Printmaker": Hinterding, Eric, Luijten, Ger, Royalton-Kisch, Martin, Rembrandt the Printmaker, 2000, British Museum Press/Rijksmuseum, Amsterdam, (ISBN 071412625X)
  • Schwartz, Gary, The Complete Etchings of Rembrandt, 1994, Dover, (ISBN 0486281817)
  • "Summary": Van de Wetering, Ernst, "Summary", A Corpus of Rembrandt Paintings, IV, 2005, Rembrandt Research Project, Dordrecht, PDF
  • Van de Wetering, Ernst, Rembrandt: The Painter at Work, Amsterdam University Press, 2000. (ISBN 0-520-22668-2)
  • White, Christopher, Buvelot, Quentin (eld), Rembrandt by himself, 1999, National Gallery, London/Mauritshuis, The Hague, (ISBN 1857092708)