Memvundanta konduto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Memvundanta konduto (aŭ sinvunda konduto kiel daŭra propreco) estas perforta kondutado celanta sin mem, iganta fizikajn vundojn sen celo mortigi sin. Povas temi ekzemple pri gratado, pikado, tranĉado, sindraŝado, tirŝirado de siaj haroj, brulvundiĝado ks. Ĝia celo estas esprimi aŭ elfluigi emocian maltrankvilon. Memvundado ne estas memstara diagnozo, sed ofte, sed ne ĉiam, ĝi estas simptomo de anima malsano.

Ofte troviĝas vundoj de tranĉoj aŭ similaĵojn sur brakojkruroj, sed ankaŭ sur aliaj korperoj. Koncernatoj ofte uzas la vortaĵon „ruĝa larmo“, kio esprimas tiel la sangon kiel funebron, furiozon kaj malesperon.