Mendea lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mendea lingvo
lingvo • moderna lingvo
Mandea lingvaro • Mende-Loko
Skribo latina alfabeto, mendea skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 men
  Glottolog mend1266
Angla nomo Mende
Franca nomo mendé
vdr

La mendea lingvo (ankaŭ Mende, Mɛnde yia) estas lingvo plej ofte parolata en Sieraleono, sed estas ankaŭ de multaj personoj en la najbara Liberio. En 2015 pli ol 2.065 milionoj da homoj en Sieraleono, preskaŭ 30 procentoj de la tuta loĝantaro, elektis la mendean kiel sian ĉefan lingvon. [1]

La mendea estas uzata de la mendeoj kaj aliaj etnoj kiel lingvafrankao en suda Sieraleono.

La mendea estas tonlingvo, kiu apartenas al la mandea lingvaro de la lingvofamilio niĝerkonga lingvaro. En 1921, Kìsmi Kamára disvolvis la mendean skribon, silabaron por instrui siajn samlandanojn skribi. Ĉi tio estis dum longa tempo uzata, sed iom post iom anstataŭiĝita per la latina skribo.

La mendea lingvo estis uzata en la filmoj Amistad kaj Blood Diamond.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sierra Leone 2015 Population and Housing Census national analytical report. (PDF) Statistics Sierra Leone, Oktober 2017, S. 89 ff.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(angla) Peace Corps (Pactrupo - eld.): Sierra Leone Mende Language Manual. Freetown 1989, sierra-leone.org (PDF)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]