Mendel-Universitato en Brno
| Mendel-Universitato en Brno | ||
|---|---|---|
| universitato agrikultura lernejo entrepreno esplora institucio en Ĉeĥio eduko pri forsto | ||
| Informoj | ||
| fondodato | 1919 | |
| Situo | ||
| Geografia situo | 49° 12′ 37″ N, 16° 36′ 57″ O (mapo)49.210216.6159Koordinatoj: 49° 12′ 37″ N, 16° 36′ 57″ O (mapo) | |
| lando | Ĉeĥio | |
| urbo | Brno | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| Listoj | ||
| membro de | ||
| ||
| jura formo | Higher Education Institution vd | |
|
| ||
La Mendel-Universitato en Brno (mallonge MENDELU) estas plej malnova agrikultura kaj forsta universitato en Ĉeĥio. Ĝi fondiĝis en la jaro 1919 kiel Altlernejo agrikultura kaj tiel nomiĝis ĝis la jaro 1994. Ekde la jaro 1995 ĝi portis la nomon Agrikultura kaj forsta universitato Mendel, honore al la aŭgustena monaĥo, natursciencisto, botanikisto kaj genetikisto Johann Gregor Mendel. En la jaro 2010 okazis plia nomŝanĝo, al Mendel-Universitato en Brno, ĉar jam ne temas pri pure agronoma universitato, sed en la oferto troviĝas ankaŭ informadikaj kaj ekonomikaj fakoj. Nuntempe ĝi havas kvin fakultatojn kaj pli ol 10.000 studentojn.[1] Rektoro estas prof. Ing. Danuše Nerudová, Ph.D.[2]
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La Mendel-Universitato havas 5 fakultatojn kaj unu instituton.
Fakultatoj (ligiloj al interretaj paĝoj aŭ al artikoloj)
[redakti | redakti fonton]


- Agronomia fakultato
- Forsta kaj lignista fakultato
- Fakultato de ekonomiko kaj manaĝerado
- Ĝardena fakultato
- Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj
- Instituto de tutviva edukado
Situo de la universitato
[redakti | redakti fonton]La Mendel-Universitato lokiĝas en la urboparto Brno-sever. Temas pri arealo de konstruaĵoj, en kiu okazas plejparto de la edukado. En la arealo troviĝas ankaŭ manĝejo por la studentoj kaj dungitoj. Per speciala ponto super ŝoseo estas la arealo ligita kun arboreto en kiu troviĝas ankaŭ du pliaj lernoĉambroj. Ne for de la arboreto estis en la jaro 2010 aĉetita konstruaĵo por la Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj. Malkiel la ceteraj, la ĝardena fakultato situas ekster Brno, en Lednice en suda Moravio.
Studenthejmoj
[redakti | redakti fonton]La Mendel-Universitato havas 3 studenthejmojn en Brno kaj unu en Lednice.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 2025 la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazas de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto en la Mendel-Universitato.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-28. Alirita 2010-10-25 .
- ↑ http://mendelu.cz/24995-vedeni-univerzity
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (ĉeĥe kaj angle)



