Mendele Sforim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mendele Sforim
Mendele Mos big.jpg
Persona informo
מענדעלע מוכר ספרים
Naskiĝo 21-an de decembro 1835 (1835-12-21)
en Kapyĺ
Morto 25-an de novembro 1917 (1917-11-25) (81-jara)
en Odeso
Tombo Dua Kristana Tombejo de Odeso [#]
Religio judaismo [#]
Lingvoj hebreajida [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Familio
Infanoj Mikhail Abramovich [#]
Profesio
Okupo verkistotradukistorabeno [#]
Aktiva dum 1863– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Mendele Moicher Sforim

Mendele Moicher Sforim [mendele mojĥer sforim] aŭ Mendele Mocher Sforim (naskiĝis la 21-an de decembro 1835 laŭ la julia kalendaro / la 2-an de januaro 1836 laŭ la gregoria en Kopil apud Minsko, mortis la 25-an de novembro 1917 laŭ julia kalendaro respektive la 8-an de decembro 1917 laŭ la gregoria en Odeso, hebree מנדלי מוכר ספרים; jide מענדעלע מוכר ספרים; multaj nomaj variaĵoj Mendele Mocher Sefarim, Mendele Mocher Sfarim, Mendele Mojcher Sforim, Mendale Moicher Sepharim, Mendale Mocher Spharim, Mendale Mocher Sforim ktp; memelektita pseŭdonimo „Mendele la librokomercisto“, fakte Ŝalom Jakob AbramoviĉAbramowiczAbramowitzAbramowitsch) estis verkisto precipe de literaturo en la jida lingvo, sed ankaŭ en la hebrea lingvo - en la lastaj jaroj de sia vivo li mem tradukis parton de siaj verkaĵoj de la jida en la hebrean.

Li estis la lasta generacio Haskala, sed poste en la vivo li travivis la periodon de pracionismo, Ĥibat Cion, kaj la komencon de cionismo, kiu influis lian laboron. Lia lingvo estis perceptita kiel "sinteza lingvo", tio estas, kunmetita de pluraj antaŭaj lingvotavoloj kaj ne kiel rekta daŭrigo de iu aparta.

Li konsideriĝas la "patro" kaj tipa reprezentanto de la moderna jida literaturo, kiu per siaj verkaĵoj al la jida literaturo akiris mondan renomon, kaj estas la plej aĝa el la tri "klasikuloj" de la jida literaturo, krom Ŝalom Alejĥem (kiu ĉiam nomis sin "nepo de Mendele", kaj Icĥok Lejbuŝ Perec. Li estas nomata la plej granda prozisto de la jida literaturo, "kronisto de la orienteŭropaj judaj gettoj" kaj „Sejde“ („avo“, „prapatro“) de la jida literaturo.[1] Mendele estis litovia judo, samekiel L. L. Zamenhof.

Mendele verkis pri la vivo de juda socio en Orienta Eŭropo, pri vivmanieroj, kutimoj, kredoj kaj spertoj. Li temigis ne-heroajn heroojn, (male al herooj kaj heroaj priskriboj de aliaj literaturverkistoj) sed priskribis la tipan judon, sur liaj komikaj kaj patosaj flankoj. Lia verkado estis ankaŭ lingve kompleksa, ĉar li metis la fundamentojn kaj por moderna jida literaturo kaj por la novhebrea stilo de verkado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Praavo de la jida literaturo" nomatas Salomon Ettinger.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Mendele Sforim en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane