Mendozo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mendoza)
Mendozo
hispane Mendoza
Provinca ĉefurbo
Mapo pri la pli gravaj urboj en Argentino, kie estas videbla Mendoza meze okcidente
Blazono
Lando Argentino
Urbestro Rodolfo Suarez
Horzono ART (UTC-3)
Poŝtkodo M5500
Vikimedia Komunejo: Mendoza, Argentina
Retpaĝo: www.ciudaddemendoza.gov.ar hispane
Demonimo: mendocino (m), mendocina (f)

Mendozo (hispane Mendoza) estas urbego kaj grava universitata urbo en Argentino en Provinco Mendoza, kies provinca ĉefurbo estas. Kun la antaŭurboj ĝi formas urbaron.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Avenuo en Mendoza
Administrejo en Mendoza

Mendoza situas en Andoj en la okcidenta parto de la lando laŭ kanalo. Córdoba troviĝas 466, Rosario 761, Bonaero 957, Saltaurbo 960, La Plata 1028, Resistencia 1121, Mar del Plata 1168 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine tiu loko estis loĝata de diversaj indiĝenoj (ankaŭ inkaoj). Ili akvumis la kampojn. En 1561 hispanoj alvenintaj el la nuna Ĉilio fondis la urbon kaj nomis ĝin Ciudad de Mendoza del Nuevo Valle de La Rioja laŭ la guberniestro de Ĉilio, Sinjoro García Hurtado de Mendoza. La regiono estis plene kontrolita nur en 1776. La urbo estis deirpunkto liberigi Ĉilion en 1817. Mendoza estis detruita de tertremo en 1861, multe da homoj mortis. Post 2 jaroj nova urbo estis planita, larĝaj stratoj konstruiĝis. En la 19-a jarcento alvenis amase italaj enmigrintoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Du el la ĉefindustrioj de Mendoza kun la ĉirkaŭaĵo estas produktado de olivoj kaj vinoj. La kampoj estas akvumitaj laŭ la neceso helpe de kanaloj. Menciindas la turismo kaj la servoj kiaj la Nacia Universitato de Kujo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La urbego estas enirejo al Ĉilio. La internacia flughaveno funkcias loke. Ĉefvojo inter Bonaero-Ĉilio trairas la urbon. En Mendoza aŭtobusoj kaj troleoj liveras la pasaĝerojn. La urbego estas ofta haltejo por grimpuloj sur ilia vojo al Akonkagvo (la plej alta monto en la okcidenta kaj suda hemisferoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Mendoza

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Mendoza jare pluvas po 223 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 17  °C, la varmo rekordas en decembro kun 40  °C. Dum la seka periodo la temperaturo foje falas sub frostopunkto.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Larĝa panoramo en Mendoza