Meng Keo Pichenda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meng Keo Pichenda
Persona informo
Naskiĝo 1974
Ŝtataneco Kamboĝo
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Meng Keo Pichenda estas populara kantisto de Kamboĝo naskiĝinta en 1974 kaj havis kontraktojn kun multaj entreprenoj. Ŝi estas la plej juna el du fratinoj, kiuj estas ankaŭ kantistoj kaj muzikistoj. Ŝi estas bonege konata pro sia unika kaj ekvilibrinta tonsono de sia voĉo. Ŝi komencis kun kmera tradicia muziko kiel danco jam en knabina aĝo, kaj kiam ŝi estis 17-jaraĝa, ŝi komencis sian muzikan karieron. Ŝia muzika stilo altiras same bone junulojn kiel plenkreskulojn de Kamboĝo. Meng estas konsiderita kiel unu el la plej popularaj artistoj en la hodiaŭa Kamboĝo. Ŝi kantas en la kmera lingvo.