Mensogodetektilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu kun la verkisto nomata "poligrafo" en la artikolo "Poligrafo (verkisto)".
Usona inventisto Leonarde Keeler (1903–1949) testanta sian plibonigitan mensogodetektilon kun Kohler, iama atestanto en la proceso de 1935 kontraŭ Bruno Hauptmann.

Poligrafo kiel neologisma termino, kaj populare Mensogodetektilo, estas aparato kaj proceduro kiu teorie mezuras kaj registras kelkajn fiziologiajn indikilojn kiel sangopremo, pulso, spirado kaj haŭta konduktiveco kiam al persono oni demandas kaj tiu respondas serion da demandoj.[1] La kredo sub la uzado de la Mensogodetektilo estas ke mensogaj respondoj produktas fiziologiajn respondojn kiuj povas esti diferencigitaj el tiuj asociaj kun nemensogaj respondoj. Estas, tamen, ne specifaj fiziologiaj reagoj asociaj kun mensogo, kio malfacilas identigi faktorojn kiuj apartigas mensogantojn el verdirantoj. Poligrafistoj preferas ĉiuokaze uzi sian propran individuan taksometodon, male al komputikaj teknikoj, ĉar ili povas pli facile defendi siajn proprajn pritaksojn.[2]

En kelkaj landoj, poligrafoj estas uzataj kiel ilo por pridemandado al krimaj suspektatoj aŭ kandidatoj por gravaj publikaj aŭ privataj postenoj. La Usona juro kaj federaciregistaraj agentejoj kiaj la FBI, NSA[3] kaj la CIA kaj multaj policdepartementoj kiaj tiuj de Los-Anĝeleso kaj de Virginio uzas poligrafan ekzamenojn por pridemandi suspektatojn kaj klasigi novajn dungatojn. Ene de la Usona federacia registaro, poligrafa ekzameno estas referencata ankaŭ kiel psikofiziologia detektilo de mensogo.[4] La averaĝa kosto por administri la mensogdetektilan ekzamenon en Usono estas de pli ol 700 dolaroj kaj estas parto de ekonomia sektoro de 2 mil milionoj da dolaroj.[5]

Tamen, la pritaksado de la mensogodetektilo fare de sciencaj kaj registaraj instancoj ĝenerale sugestas, ke mensogodetektiloj estas neakurataj, povas esti trompitaj per kontraŭagado, kaj estas neperfekta aŭ nevalida rimedo trovi la tutan veron.[6][7][8] Spite postulojn de 90% da valideco fare de defendantoj de la mensogodetektilo, la National Research Council ne trovis pruvaron de efektiveco.[7][9] La Usona Asocio pri Psikologio asertas, ke "Plej psikologoj konsentas, ke estas malmulta pruvaro ke mensogodetektilaj testoj povas akurate detekti mensogojn."[10]

La kontroldemandara testo, konata ankaŭ kiel testo de probabla mensogo, estis disvolvigita por superi aŭ minimumigi la problemojn de la testo-metodo grava-malgrava. Kvankam la gravaj demandoj en la testo de probabla mensogo estas uzataj por atingi reagon el mensoginto, la fiziologiaj reagoj kiuj "distingas" mensogintojn povas okazi ankaŭ ĉe senkulpaj individuoj kiuj timas falsan detekton aŭ sentas pasie, ke ili ne faris la krimon. Tiele, kvankam fiziologia reago povas okazi, la tialo malantaŭ tiu reago povas esti diferenca. Plua ekzamenado de la testo de probabla mensogo indikis, ke ĝi estas partie kontraŭ senkulpaj personoj. Tiuj kiuj malkapablas pensi pri mensogo rilata al la grava demando aŭtomate falos en la testo.[2]

Poligrafistoj estas rajtigitaj aŭ regulitaj en kelkaj jurisdikcioj.[11] La Usona Poligraf-Asocio eldonas normigojn por trejnkursoj de poligrafistoj, kvankam ĝi ne atestigas individuajn ekzamenistojn.[12]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. J P Rosenfeld (1995). "Alternative Views of Bashore and Rapp's (1993) alternatives to traditional polygraphy: a critique". Psychological Bulletin. 117: 159–66. doi:10.1037/0033-2909.117.1.159.
  2. 2,0 2,1 Iacono, W. G. (2008). "Effective policing: Understanding how polygraph tests work and are used". Criminal Justice and Behavior. 35 (10): 1295–1308. doi:10.1177/0093854808321529.
  3. NSA Careers. Alirita 11a de marto 2017.
  4. Federal Psychophysiological Detection of Deception Examiner Handbook. www.antipolygraph.org. Alirita 15a de majo 2019.
  5. Harris, Mark (2018-10-01). "The Lie Generator: Inside the Black Mirror World of Polygraph Job Screenings". Wired. Alirita la 4an de novembro 2019.
  6. "Scientific Validity of Polygraph Testing: A Research Review and Evaluation". Washington, DC: U.S. Congress Office of Technology Assessment. 1983. Alirita la 4an de novembro 2019.
  7. 7,0 7,1 "Monitor on Psychology – The polygraph in doubt". American Psychological Association. July 2004. Alirita la 4an de novembro 2019.
  8. Board on Behavioral, Cognitive, and Sensory Sciences and Education (BCSSE) and Committee on National Statistics (CNSTAT) (2003). The Polygraph and Lie Detection. National Research Council. doi:10.17226/10420. ISBN 978-0-309-26392-4 (Chapter 8: Conclusions and Recommendations, p. 212)
  9. "A scanner to detect terrorists". BBC News. 16a de julio, 2009. Alirita la 4an de novembro 2019.
  10. "The Truth About Lie Detectors (aka Polygraph Tests)". apa.org. American Psychological Association.
  11. State licensing boards. American Polygraph Association. Arkivita el la originalo je 2014-07-25. Alirita 13a de aŭgusto 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-25. Alirita 2019-11-04.
  12. APA Accredited Polygraph Programs. American Polygraph Association. Arkivita el la originalo je 14a de aŭgusto 2014. Alirita 13 August 2014. Arkivigite je 2014-08-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-14. Alirita 2019-11-04.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alder, Ken (2007). The Lie Detectors. New York: Free Press. ISBN 978-0-7432-5988-0.
  • Bunn, Geoffrey C. The Truth Machine: A Social History of the Lie Detector (Johns Hopkins University Press; 2012) 256 pp.
  • Blinkhorn, S. (1988) "Lie Detection as a psychometric procedure" In "The Polygraph Test" (Gale, A. ed. 1988) 29–39.
  • Maschke, G.W. & Scalabrini, G.J. (2005) The Lie Behind the Lie Detector. 3a eld. Rete en [1]
  • Woodrow, Michael J. "The Truth about the Psychophysiological Detection of Deception Examination 3rd Edition" Lulu Press. Ny, NY ISBN 978-1-105-89546-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]