Menterwolde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


ISO

Komunumo Menterwolde

Flago de la komunumo Menterwolde

Blazono de komunumo Menterwolde

Flago de la komunumo Menterwolde Blazono de komunumo Menterwolde
Situo de la komunumo Menterwolde
Provinco Groningo
Urbestro
Ĉefloko Muntendam
Areo
 - Tero
 - Akvo
81,62 km²
80,37 km²
1,25 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
12.580 (1-a de junio 2005)
157 loĝ./km²
Geografia situo 53° 8′ N, 6° 52′ O53.1333333333336.8666666666667Koordinatoj: 53° 8′ N, 6° 52′ O
Menterwolde (Nederlando)
DEC
Menterwolde
Gravaj trafikaj arterioj A7, N33; fervojlinio Groningen-Nieuweschans
Poŝtkodo 9630–9639, 9649–9651
Oficiala retejo http://www.menterwolde.nl/
v  d  r
Information icon.svg

Ltspkr.pngMenterwolde (53° 08′ N; 06° 52′ E Mapo)

(loĝantoj je la 1-a de junio 2005: 12.580) estas antaŭa komunumo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La komunumo havas areon de 81,62 km² (de kiu 1,25 km² akvo).

Subdivido[redakti | redakti fonton]

La komunumo Menterwolde konsistas el la sekvaj vilaĝoj: Borgercompagnie, Meeden, Muntendam, Noordbroek, Tripscompagnie, Zuidbroek.

Rearanĝo[redakti | redakti fonton]

En la provinco Groningen oni parolas pri rearanĝo de la komunumoj ekde la 1-a de januaro 2018. La komunuma konsilantaro deklaris ke ĝi favoras rearanĝon kun la komunumoj Hoogezand-Sappemeer kaj Slochteren. La nomo de la nova komunumo estos Midden-Groningen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Menterwolde (Menterasilva, 1222) estas derivita de la mezepoka torfomarĉo ĉe la bordoj de la rivereto Munter Ee. En la dekkvina jarcento ĉi tiu areo grandparte inundiĝis de la Dollard. En la deksesa jarcento la inundita lando denove estis senakvigita. La vilaĝoj situas kiel tiritaj regionaj vilaĝoj ĉirkaŭ la iama Dollardgolfo. Tial ili kutime estas kalkulitaj al la Oldambt. En la landinterno troviĝas nekulturita altsfagnejo, kiu parte apartenas al la torfejokolonioj. Ĉi tie situas la vilaĝoj Borgercompagnie kaj Tripscompagnie kaj ankaŭ la vilaĝeto Stootshorn.

Landschap en bebouwing worden vooral bepaald door grootschalige landbouwbedrijven, die tussen 1850 en 1940 een bloeitijd kenden. In die periode kenmerkte het gebied zich door grote sociale tegenstellingen, die ook daarna in de politieke verhoudingen doorwerkten.

Estraro[redakti | redakti fonton]

La komunumo Menterwolde ekestis je la 1-a de januaro 1990 per kunigo de la komunumoj Oosterbroek, Muntendam kaj Meeden. La magistratejo situas en Muntendam.

La estrada kulturo en Menterwolde karakteriziĝas pro ia obstineco, je kiu oni ankaŭ fieras.

En junio 2005 urbestro Fijke Liemburg subite foriris, laŭ lia propra diro ĉar kelkaj 'ŝlosilroluloj' el la komunuma konsilantaro malebligis la funciadon de li, de la estrara kolegio kaj de la oficistaro.

Je la 1-a de julio 2005 provincestro Hans Alders sciigis ke la ofico de urbestro dumtempe estas transprenita de Meindert Schollema, je tiu momento jam urbestro de Pekela.

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

Zuidbroek havas stacion je la fervojlinio Groningen-Winschoten. La komunumo estas servata de la sekvaj buslinioj:

  • linio 13: Veendam-Muntendam-Meeden-Winschoten
  • linio 49: Veendam-Muntendam-Zuidbroek-Noordbroek-Siddeburen-Appingedam
  • linio 74: Veendam-Muntendam-Zuidbroek
  • linio 79: Zuidbroek-Noordbroek-Scheemda
  • linio 174: Groningen-Hoogezand-Sappemeer-Zuidbroek-Muntendam-Veendam
  • linio 179: Groningen-Hoogezand-Sappemeer-Zuidbroek-Scheemda

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


 
Provinco Groningo
Flago de la provinco Groningo

Appingedam | Bedum | Delfzijl | Eemsmond | Groningo | Grootegast | Haren | Leek | Loppersum | De Marne | Marum | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Ten Boer | Veendam | Westerwolde | Winsum | Zuidhorn

Nederlando | Provincoj | Komunumoj