Mentoro (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mentoro estas saĝa konsilanto kaj gvidanto de junulo. La nomo devenas de rolulo el la Odiseado (eposo de Homero, malnova greka verkisto).

En la Odiseado, Mentoro estas amiko de Odiseo kaj protektanto de ties filo Telemako. Post kiam Odiseo veturis al Trojo por partopreni la Trojan militon, de tempo al tempo la diino Ateno personiĝas kiel Mentoro por helpi Telemakon. Tiel Mentoro en la eposo havas kaj virajn kaj inajn ecojn, kio indikas intensan kaj multtavelan rilaton inter li kaj lia protektato.

En Spiritismo, oni nomas "mentoron" gvidantajn kaj konsilantajn spiritojn de iu homo aŭ spiritisma grupo, templo, nacio, ktp.


Vidu ankaŭ