Mercadona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mercadona
emblemo
supermarket chain
Komenco 18-a de januaro 1977 vd
Lando(j) HispanioPortugalio vd
Sidejo Tavernes Blanques
Fondinto(j) Francisco Roig Ballester vd
Agokampo superbazaro
Retejo Oficiala retejo
vdr

Mercadona estas hispana entrepreno de superbazaroj kun sidejo en la municipo Tabernes Blanques kaj origino en la proksima vilaĝo Puebla de Farnals, ambaŭ apartenantaj al la provinco Valencio (Hispanio).

Ĝi enhavas 1 676 superbazarojn,[1] el kiuj 1 637 estas en Hispanio (nome en la 52 provincoj, krom Ceuta kaj Melilla)[2] kaj 39 en Portugalio.[1] Tiuj vendejegoj konsistas el averaĝa areo de 1 300 m², kaj estas ĉu ene de la urbaj kernoj ĉu en periferiaj zonoj de vendejegoj, kaj funkcias en distribuado ĉefe de manĝaĵoj, purigiloj, parfumaro kaj diversaĵoj inkludante siajn proprajn "blankajn markojn" (ne propraj de la varoj, sed de la vendejego), kun aliaj komercaj markoj (propraj de la varoj).[3]

Mercadona disponas de dungistaro totala de 99 000 laboristoj (95 500 en Hispanio kaj 3 500 en Portugalio)[1] kaj temas pri la ĉeno de superbazaroj kun plej granda kvoto en la sektoro de vendado kaj distribuado en Hispanio: 25,8%.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Mercadona S.A. naskiĝis en 1977, ene de la grupo Cárnicas Roig,​ posedaĵo de Francisco Roig Ballester, kiam tiu malfermis sian negocon el vendado de viando al pli diversaj manĝaĵoj. En 1981 Juan Roig aĉetis la entreprenon de siaj gepatroj, kiu tiam havis ok vendejojn de manĝaĵoj. Laŭlonge de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj la entrepreno pliiĝis per la acxetado de ĉenoj de superbazaroj. En la 21-a jarcento Mercadona realigis esploradon en administrado de la laboristaro, politiko de prezoj, proponoj ktp., kio rezultis en granda ekspansio de la vendejegaro.

En 2018 ĝia laboristaro estis komponita de 85 800 dungitoj[5] kun 36 % de viroj kaj ĉirkaŭ 64 % de virinoj.[6]

La kapitalo de Mercadona estas majoritate familia kaj en 2015 la prezidanto de la administrestraro estis Juan Roig Alfonso, kaj en la estraro estis ankaŭ liaj edzino, frato kaj filinoj. Inter Juan Roig Alfonso, liaj edzino kaj frato posedas 89% de la kapitalo.[3]

Kritikaro[redakti | redakti fonton]

Liveristoj kritikis la politikon de Mercadona koncentri siajn proponojn en blankaj markoj, kio estas malprofito por la fabrikantoj per propra marko.[7] Diversaj laboristoj kaj sindikatoj kiel CNT kritikis la politikon de la entrepreno (aŭ de diversaj ties vendejoj) kiu malhelpas la rajton ĝui laborpermeson pro malsanoj, gravedeco, ktp., same kiel trudas la konstantan disponeblon de gelaboristoj en la diversaj fakoj (kasistoj, bretozorgistoj, purigistoj, stokistoj ktp.). Tre ofte kiam okazis tiuj kritikoj, la entrepreno reprezaliis kontraŭ la laboristoj kaj eĉ procesis kontraŭ kelkaj.[8] Tiukadre la entrepreno sukcesis silentigi kritikojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 «Memoria Anual» (PDF). www.info.mercadona.es/. 2022. Konsultita la 5an de majo 2023.
  2. «Ya no hay provincia sin Mercadona». EL MUNDO. Konsultita la 27an de majo 2016. «Hasta esta semana quedaba sólo una, Guipúzcoa, pero tras la inauguración esta semana de un establecimiento en Irún, la cadena de distribución ya está presente en todas las provincias españolas. Sólo le falta llegar a "alguna isla de las pequeñas" y a las ciudades de Ceuta y Melilla, donde aún no está presente.»
  3. 3,0 3,1 «Mercadona dispara un 12% su beneficio y ya es la principal fábrica de España . Noticias de Empresas». El Confidencial. Konsultita la 9an de junio 2017.
  4. Molpeceres, Diego (29a de septembro 2022). «Mercadona, Carrefour y Lidl siguen ganando cuota y controlan ya el 41,2% del mercado». El Independiente. Konsultita la 5an de majo 2023.
  5. Retejo de Mercadona
  6. «¿Cuáles son las cadenas de alimentación con sueldos más altos?». Expansión. 4 de novembro 2015. Konsultita la 26an de julio 2016.
  7. Expansion.com. «Mercadona tensa la cuerda en el supermercado a los fabricantes con marca - Expansión.com». www.expansion.com. Konsultita la 9an de junio 2017.
  8. En El Plural] Alirita la 22an de majo 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mercadona en la hispana Vikipedio.