Merindad de Sotoscueva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merindad de Sotoscueva
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09568
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 427  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 4′ N, 3° 39′ U (mapo)43.058611111111-3.6419444444444Koordinatoj: 43° 4′ N, 3° 39′ U (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 153,35 km² (15 335 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Merindad de Sotoscueva (Provinco Burgoso)
Merindad de Sotoscueva (Provinco Burgoso)
DEC
Merindad de Sotoscueva
Merindad de Sotoscueva
Situo de Merindad de Sotoscueva
Merindad de Sotoscueva (Hispanio)
Merindad de Sotoscueva (Hispanio)
DEC
Merindad de Sotoscueva
Merindad de Sotoscueva
Situo de Merindad de Sotoscueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Merindad de Sotoscueva [+]
vdr

Merindad de Sotoscueva [merinDAD desotosKŬEba] estas municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Merindad de Sotoscueva povas esti komprenebla etimologie kiel Komunumaro de Arbaroj de la Groto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Karsta komplekso Ojo Guareña en Entrambosríos.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 153,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 409 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la jaro 1981. Ĝi distas 93 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Tiu municipo estas formata de 25 loĝlokoj, el kiuj 23 estas submunicipoj, nome ĉiuj escepte Nela kaj El Rebollar. La loĝlokoj estas jenaj: Ahedo de Linares, Barcenillas de Cerezos, Bedón, Butrera, Cogullos, Cornejo, kiel municipa ĉefurbo, Cueva de Sotoscueva, Entrambosríos, Hornillalastra, Hornillalatorre, Hornillayuso, Linares, Nela, La Parte de Sotoscueva, Pereda, Quintanilla-Sotoscueva, Quintanilla-Valdebodres, Quintanilla del Rebollar, Quisicedo, El Rebollar, Redondo, Sobrepeña, Vallejo de Sotoscueva, Villabáscones de Sotoscueva kaj Villamartín de Sotoscueva.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la natura loko Ojo Guareña, la kanjono de la rivero Trema, la ermitejo de Sankta Bernabeo, en Cueva, kun murpentraĵoj el la 17-a kaj 18-a jarcentoj; antropomorfaj tomboj, en Villabáscones; la preĝejo de Santiago en Quisicedo kun romanika absido de la 12-a jarcento; la Turo de Velasko en Quisicedo; la preĝejo de Sankta Johano en Cornejo, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]