Meromorfa funkcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kompleksa analitiko, meromorfa funkciomeromorfio estas funkcio, kiu estas holomorfa ĉie krom ĉe izolitaj punktoj (kiuj nomiĝas polusoj de la funkcio).

Difino[redakti | redakti fonton]

Supozu, ke estas malfermita subaro de la kompleksa ebeno. La notacio

signifas la rimanan sferon. Do, funkcio

estas meromorfa, se kaj nur se ĝi plenumas la jenajn kondiĉojn:

  • (Holomorfeco krom polusoj) La malvastigaĵo estas holomorfa funkcio sur .
  • (Izolitaj polusoj) La malbildo konsistas el izolitaj punktoj, kaj ĉe ĉiuj el tiuj izolitaj punktoj, la funkcio havas poluson. Alivorte, pri iu ajn , se , do ekzistas ĉirkaŭaĵo , entjero , kaj vico de kompleksaj nombroj tiaj, ke pri ĉiu ajn , do (la serio de Laurent).

Pli abstrakte, la aro de meromorfaj funkcioj sur estas komuta korpo, kiu estas la ringo de frakcioj de la komuta ringo de holomorfaj funkcioj sur . Tio signifas, ke ĉiu meromorfa funkcio estas esprimebla kiel la rilatumo inter du holomorfaj funkcio, el kiuj la dividanto ne estas ĉie nul. (Tamen, la dividato povas esti nul.)

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Se kaj estas polinomoj, kaj , do la rilatumo

estas meromorfa funkcio sur la tuta kompleksa ebeno. La polusoj de la ĉi-supra meromorfa funkcio estas la nuloj de .

Ĉiu holomorfa funkcio estas meromorfa.

La funkcio ne estas meromorfa sur la tuta kompleksa ebeno, ĉar la neordinaraĵo ĉe ne estas poluso. (Tamen, ĝi estas holomorfa ­— kaj tial meromorfa — sur .)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]