Mesĥetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mesĥeti estas historio-geografia regiono en suda Kartvelio, en la elfluo de la rivero Mtkvari (Kura). Dum mezjarcentoj ĝi estis lulilo de nacia renesanco, kovrita de granda aro de kristanaj arkitekturaj monumentoj. Oni konsideras, ke fama poeto Ŝota Rustaveli, originis de ĉi tiu regiono. Nobeluloj de Mesĥeti ĉefrolis en la unuigaj procesoj de la lando.

De 16-a jarcento estis okupita de Turkio. En 1829 unu triono de la teritorio aŭ modernaj provincoj Samcĥe kaj Ĝavaĥeti, estis aligita al Rusia Imperio, aliaj provincoj (Tao, Klarĝeti, Speri, Kola, Artaani, Ŝavŝeti) restis en la konsisto de Osmana Imperio. Post la rusa-turka milito de 1829-31 jaroj okazis grandaj elmigradoj: anstataŭ muzulmanaj kartveloj, kiuj estis forpelitaj al centraj regionoj de Turkio, oni venigis ĉi tie armenojn kaj kurdojn el Orienta Turkio.

Moderna Mesĥeti nun prezentas du provincojn kun enmiksita kartvela-armena loĝantaro. Gravaj urboj estas Aĥalciĥo kaj Aĥalkalako. La plimulto de lagoj de Kartvelio estas arigita ĉi tie: Paravani, Tabackuri, k.a. Rimarkindaj vidindaĵoj estas: kaverna urbo Vardzia (12-a jc), temploj Safara, Ĥertvisi, Zarzma, fama ripozejurbo Borĝomi kaj centro de vintraj sportoj Bakuriani.